Ĝardena regno Dessau-Wörlitz

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo
venera templo en la parko de Wörlitz
venera templo en la parko de Wörlitz

La ĝardena regno Dessau-Wörlitz - germane Dessau-Wörlitzer Gartenreich - estas eŭrope signifa kultura pejzaĝo en kaj ĉirkaŭ la urbo Dessau-Roßlau en la federacia lando Saksio-Anhalto de Germanio, kiu konsistas el pluraj signifaj konstruaĵoj kaj vastaj pejzaĝaj parkoj laŭ anglia modelo.

La ĝardena regno nuntempe ampleksas areon de 142 km² laŭlonge de la rivero Elbo. Ekde novembro 2000 ĝi apartenas al la listo de mondaj kulturaj heredaĵoj de Unesko. La ensemblo ampleksas inter alie la kastelojn kaj parkojn

  • Luisium,
  • Georgengarten,
  • Mosigkau,
  • Großkühnau,
  • Leiner Berg,
  • Sieglitzer Berg,
  • Oranienbaum kaj
  • parko de Wörlitz.


[redakti] Retaj ligiloj

•  oficialaj paĝoj de la ĝardena regno Dessau-Wörlitzer
•  paĝoj de la kultura fondaĵo Dessau-Wörlitz
•  pri la preĝejoj en la ĝardena regno
•  paĝoj de la asocio Wallwitzburg Dessau
•  paĝoj de la asocio Georgengarten kaj galerio kastelo Georgium

Koordinatoj: 51° 51' 49" N, 12° 16' 53" O