Ekvatoro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La ekvatoro de Tero estas imaga ronda linio, egaldistanca al la norda kaj suda polusoj, kiu dividas la tersurfacon en nordan kaj sudan duonsferojn (kiuj estas nomataj ankaŭ hemisferoj). Ĝi kuŝas en ebeno, kiu estas orta al la rotacia akso de Tero kaj trapasanta la tercentron. La ekvatoro estas 40 075,7 kilometrojn longa. Sur la ekvatorlinio tago kaj nokto estas egale longaj.

mapo kun ruĝa ekvatoro

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]