Kinderdijk
El Vikipedio
| Kinderdijk* | ||
|---|---|---|
| Monda Heredaĵo | ||
|
|
||
| La muelejoj de Kinderdijk
|
||
| Lando | ||
| Tipo | kultura heredaĵo | |
| Kriterioj | i, ii, iv | |
| Fonto | 818 | |
| Regiono** | Eŭropo | |
| Registra historio | ||
| Registrado | 1997 (n.k. Sesio) | |
| * Nomo enskribita en Mondhereda listo. ** Regiono laŭ klasigo de UNESKO. |
||
Kinderdijk (laŭvorte Infanodigo) estas vilaĝo en Nederlando, en la komunumoj Nieuw-Lekkerland kaj Alblasserdam. Ĝi situas 15 kilometroj sudoriente de Roterdamo.
La vilaĝo troviĝas en poldero ĉe la kunfluejo de la riveroj Lek kaj Noord. Por dreni la polderon, oni konstruis sistemon da ventmuelejoj en 1740. Ĉi tiu grupo da malnovaj ventmuelejoj estas la plej grava kaj plej bone konservita grupo de Nederlando.
La 19 ventmuelejoj de Kinderdijk estas unu el la plej konataj turismaj vizitindaĵoj de Nederlando. Ili estas enskribitaj en la listo de Mondheredaĵoj de UNESKO en 1997.

