Niobo (elemento)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Niobio)



Nb

niobo

Nb
41
kemia elemento
transirmetaloelemento de periodo 5
Ĝeneralaj informoj
Nomo (latine), simbolo, numero niobo (niobium), Nb, 41
Karakteriza grupo (nespecifita)
Atomaj ecoj
Fizikaj ecoj
Diversaj
Elektronegativeco 2 (Pauling-skalo)
Se ne estas indikite alie, estas uzitaj unuoj de SI kaj SVP.

Niobo, aŭ iam Niobio,[1] estas kemia elemento en la perioda tabelo tiu havas la simbolon Nb kaj la atomnumeron 41. Ĝi estas griza, mola, dratigebla transirmetalo trovata en niobito kaj uzata en specialajn ŝtalajn alojojn. Ĝi bluiĝas kiam ĝi kontaktas aeron.

Historio de la niobo[redakti | redakti fonton]

En 1801, la angla kemiisto Charles Hatchett (1765-1847) analizis specimenon de nekonata mineralo el la kolekto de la Brita Muzeo en Londono. Ĉi-tiu estis nigra mineralo akirita el kolekto de la unua guberniestro de Konektikuto, John Winthrop la Juna (1606-1676), kiu estis alkemiisto, kemia manufakturanto, kuracisto kaj ŝtonkolektanto. La mineralo, pli malfrue nomita Kolumbito (Kolumbio estas alia alnomo de Usono), estis trovita apud New London, Konektikuto. Charles Hatchett determinis ke tiu mineralo enhavis "novan teron", kaj tio implicis ke nova elemento estis malkovrita. Li nomis ĉi-elementon Kolumbion laŭŝajne ia referenco ke ĝi estis trovita en Ameriko.

Anders Gustaf Ekeberg (1767-1813) malkovris kaj nomis Tantalon en 1802. Li naskiĝis en Svedio kaj gradiĝis en la Universitato de Upsalo, en 1788. Li komencis sian karieron kiel profesoro en Upsalo ĉar tie li plenumis kemiajn ekspoziciojn pri analizitaj mineraloj. La mineraloj de Ytterby, en Svedio, estis aparte interesaj. Unu mineralo kiun li esploris estis konata kiel "yttrotantalite" omaĝe al lal urbo kie la mineralo estis trovita, kaj alia "kimito" omaĝe al Finnlando. La sama antaŭe nekonata elemento estis malkovrita en ambaŭ el tiuj specimenoj. Li nomis ĝin tantalo omaĝe al Tantalo, filo de Jupitero, kiu estis kondamnita al eterna sufero kaj ne povis drink akvon kvankam li staris kun akvo ĝiskole. La izolo de tiu nova elemento estis "tantala" eksperimento, kaj el tie venas la nomo.

En 1809, William Hyde Wollaston, brita kemiisto, analizis la mineralajn specimenoj kaj de la kolumbito kaj de la tantalito kaj konkludis ke kolumbio kaj tantalo estis la samaj elementoj. Ne okazis disputoj rilate al lia konkludo ĝis kiam Heinrich Rose, en 1844, sukcesis distingi ke tiu du elementoj estis malsamaj rilate al iliaj valentaj statoj, ĉar kolumbio elmontris +3 kaj +5 statojn kaj la tantalo nur +5 kiel stabilaj substancoj. Li renomis kolumbion kiel niobo omaĝe al Niobo, filino de Tantalo.

La kemiaj similaĵoj de la oksidoj el ĉi-tiuj du elementoj igis tre malfacile por la tiamaj kemiistoj apartigi sin, kaj tio finfine estis nur atingita de la franca kemiisto Jean de Marignac, en 1866. Marignac disvolvis procedon por apartigi ilin per uzo de la salo de kalia duobla fluorido de tantalo kaj niobo (K2TaF7). Kolumbio kaj niobo montriĝis esti la sama elemento.

La nomoj kolumbio kaj niobo daŭre estis uzataj por identigi ĉi-elementon dum pli ol unu jarcento, kaj kolumbio estis la preferata formo en Usono. Nur en 1949, la Internacia Unuiĝo de Pura kaj Aplikata Kemio norme adoptis niobon kiel la oficiala nomo por ĉi-elemento. Malnovaj kutimoj malrapide malaperiĝas, kaj kelkaj metalurgiistoj plu uzas la vorton kolumbion ĝis la hodiaŭaj tagoj.[2]

Hatchett neniam izolis la metalon kolumbion el ĝia oksido. Nek Rose povis prepari niobon en ĝia metala formo. Tio ne estas surpriziga pro la tiamaj kondiĉoj. Ne gravas kian nomon ĝi ricevis, la vero estas ke la elemento estis intime ligita al la oksigenatomo. Christian Wilhelm Blomstrand (1826-1897), profesoro en la Universitato de Lund estis probable la unua kiu vidis la metalon. En 1864, li varmigis "nioban kloridon" en atmosfero de hidrogeno kaj produktis ŝtalgrizan niobon kun metala brilo. En 1906, Werner von Bolton (1868-1912) en la germana kompanio "Siemens & Halske" sukcesis manufakturi niobon per aluminiterma metodo kaj purigis ĝin per ripetitaj fandaĵoj en vakua forno.[3]

Bildgalerio[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]