Torba (Vanuatuo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Torba.
Torba

Situo de Torba
provinco de Vanuatuo
Administrado
Lando  Vanuatuo
Ĉefurbo Sola
Ĉefaj insuloj Torres-insularo
Banks-insularo
Statistikoj
Areo 867,33 km2
Loĝantaro 9 359 (2009)
Loĝdenso 10,79 loĝ./km2
vdr

Torba estas la plej norda el la provincoj de Vanuatuo. Ĝia nomo estas kunmetaĵo de la nomo de la du insularoj, kiuj ĝin konsistigas: Torres kaj Banks. Ĝi havis en 2009 9 359 loĝantojn[1]. Ĝia ĉefurbo estas Sola, kiu troviĝas sur la insulo Vanua Lava, en la Banks-insularo.

La loĝantoj de Torba parolas entute 17 indiĝenajn lingvojn[2].

Mapo de la provinco Torba

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 2009 National Population and Housing Census (angle). Vanuatu National Statistics Office (2009). Arkivita el la originalo je 2012-10-17. Alirita 2011-09-092011. Alirita la 9-an de septembro 2011.
  2. Alexandre François (2010). Lingvoj de norda Vanuatuo (angle). Alirita la 9-an de septembro 2011.