Vikipedio:Administrantoj/kandidatoj/DidiWeidmann

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Vikipediisto:DidiWeidmann[redakti fonton]

Min nun jam dum du jaroj regule laboras kiel kontribuanto por Vikipedio ne nur en la esperanto versio sed ankaŭ en la germana kaj alemana. Multaj el inter vi konas min supozeble persone de mia tempo en la komitatoj de TEJO (1979-1990) kaj de UEA (1986-1991). Nuntempe mi estas kunprezidanto de Svisa Esperanto-Societo.

La fokuso de mia laboro en la vikipedio lastatempe troviĝis sur la geografio de Svislando, precipe mi kompletigis la kantonĉefkomunumojn. Okaze de tiu-ĉi laboro mi konstatis regule sistemajn erarojn, nome ke artikoloj troviĝis sub malĝusta kapvorto. Problemojn kaŭzas precipe la diversaj robotaj tradukoj ekzemple de Svisaj lagoj, ĉar ofte tiuj robotoj kreiis malkorektajn kapvortojn, kelkfoje komplete absurdajn kiel Walen por Walensee respektive Valenlago. Post poluro de tiuj kontribuoj necesus forigi tiujn stultajn kapvortojn (pro manko de administra povo mi nun devas helpi al mi per alidirektiloj ...).

Kiam oni multe laboras, oni nature ankaŭ faras multajn erarojn kaj fuŝojn, kaj evidente mi jam kreis fojfoje kapvorton, kiun mi poste volis modifi (ekzemple mi mistajpis Winteruron anstataŭ Vinterturon. Havante administran povon mi povus tiajn erarojn pli-facile korekti sen tedi la jam nun sufiĉe ŝarĝitajn administrantojn de la esperanta vikipedio.

Lastatempe mi observis specon de censuro kontraŭ esperantaj kontribuoj precipe en la germana vikipedio, kaj okaze de vikipediista rondo, kiun mi iniciatis, la 30-an de decembro 2007 dum la lasta Novjara Renkontiĝo en Föckinghausen apud Meschede evidentiĝis la bezono de defenda organismo precipe en la germana vikipedio, kie iaj "specialistoj" regule atakas pri-esperantajn kontribuojn metante ilin sisteme sur la diskutoliston de forigendaj kontribuoj. Lasta viktimo de tia aktiveco estis la kontribuo pri Svisa Esperanto-Societo. Kvankam tiu-ĉi defendo de la esperantaj kontribuoj en la germana vikipedio ne rekte rilatas al mia kanditatiĝo kaj tasko kiel administranto de la Esperanto-vikipedio, tiu-ĉi aktiveco tamen donis la lastan puŝon al mi por nun prezenti mian kandidatiĝon.

Cetere permesu unu lastan rimarkon: Mi tre forte-kontraŭstaras tion, kion mi nomas la forigomanion precipe en la germana vikipedio, kaj tio nature ankaŭ validus por mia kunlaboro en la esperanta: Tio signifas, ke mi pledas por maksimuma toleremo koncerne la demandon, ĉu artikolo estas enciklopediinda. Forigenda laŭ mi do estas efektive nur evidentaj vandalaĵoj, ofendoj, kopirajtvundoj kaj fiaĵoj. Rilate ĝermojn mi forte kontraŭas forigon, kiam alternativo estas krei el tiuj ĝermoj bonajn artikolojn, kaj rilate signifeckriteriojn mi ilin konsideras nur kiel helpilo por trovi dezirindajn artikolojn: Do oni verku prefere artikolojn pri temoj, kiuj plenigas plurajn signifeckriteriojn, sed la ŝajna nerelevanteco de artikolo nur en tre esceptaj kazoj estu kialo por forigo. Enciklopedio ja ne estas interesa, ĉar en ĝi troveblas, tio, kion jam ĉiu scias, sed ĉar oni en ĝi povas trovi tion, kion oni en neniu alia loko povas trovi! DidiWeidmann 00:49, 7. Jan 2008 (UTC)

  • Por
  1. Por Por: Ni bezonas PLI da administrantoj por protekti kontraŭ vandaloj kaj spamistoj! Tia batalo tre tedas por nur kelkaj aktivaj administrantoj. Ankaŭ Didi estas bona ambasadoro inter la Germana kaj Esperanto Vikipedioj. Bonvolu voĉdoni PORe. Yekrats 01:07, 7. Jan 2008 (UTC)
  2. Por Por: Mi fidas denaskajn lingvoparolantojn. Mi ankaŭ komprenas lian koleron kontraŭ sistemajn atakojn al E-temoj en alilingvaj projektoj. Mi bedaŭras ne esti pli aktiva ĉi tie. Ĉiu helpo estas bonvena. Dum lasta tempo mi laboris precipe ĉe projektoj kun signifa pocentaĵo da sisopoj ([1], [2], [3] ktp.). Tio ne kaŭzis problemojn sed gajno. Amike ‎‫·‏לערי ריינהארט‏·‏T‏·‏m‏:‏Th‏·‏T‏·‏email me‏·‏‬‎ ‎21:55, 7. Jan 2008 (UTC)
  3. Por Por: Mi volonte subtenas kandidaton kiu pretas regule okupiĝi pri la plibonigo de vikipedio. Ne ĉiuj administrantoj havas saman prioritatojn, sed tio ne gravas. Mia ideo estas ke ni estonte havu vere multe da administrantoj, esperantistoj kiuj estas anoj de plej diversaj lingvoj, tiel ke ni komprenu la proporcie pli kaj pli gravan rolon de malgrandaj lingvoj. Biciklanto 22:10, 7. Jan 2008 (UTC)
  4. Por Por: Mi tralegis la tutan diskuton inter Alaŭdo kaj Didi troveblan sube, kaj konkludas ke indas voĉdoni por Didi: La atakoj de Alaŭdo kontraŭ Didi estas por mi nekompreneblaj: Didi proponas helpi per administranta laboro kaj tiel forpreni laboron de administrantoj; lia sinprezento montras, ke li ĉefe celas uzi siajn administrajn rajtojn por forigi fuŝajn titolojn (por tio oni ja bezonas administrajn rajtojn), kaj aldone li nerekte aludis, ke li ankaŭ pretus kunlabori per forigo de "vandalaĵoj, ofendoj, kopirajtvundoj kaj fiaĵoj". Alaŭdo ŝajne pretervidis tion, kaj plurfoje asertis, ke ĉio menciita en la sinprezento estas farebla sen administraj rajtoj (kio ne pravas); mi ne komprenas kial ni tiel forpuŝu helpeman kontribuanton.
Aldone, mi konsentas kun la supre menciita ideo, ke la nombro de administrantoj povas esti multe pli granda. La grava afero estas nur, ke ĉiuj administrantoj estu fidindaj, kaj Didi laŭ siaj ĝisnunaj kontribuoj (en artikoloj kaj diskutoj) certe estas fidinda; la fakto ke li jam delonge estas aktive esperantisto pligrandigas lian fidindecon. Marcos 14:05, 26. Jan 2008 (UTC)
  • Kontraŭ:
  1. Kontraŭ Kontraŭ: Vidu klarigojn kaj argumentojn sube. Alaŭdo ۩ 14:05, 7. Jan 2008 (UTC)
  2. Kontraŭ Kontraŭ: Narvalo 19:05, 21. Jan 2008 (UTC)
  • Indiferente:
  • Ekzamene:

Rezulto[redakti fonton]

Statuto donita je 21:22, 22. Feb 2008 (UTC) AL @

Subdiskuto inter Alaudo kaj Didi[redakti fonton]

Mi ne vere komprenis el via sinprezento, kial vi volus fariĝi administranto en E-vikipedio. Laŭ via priskribo kaj via aktiveco vi estas regula kontribuanto, vi nenie skribas pri via emo plenumi ies taskojn de administrantoj, eĉ male, prezentas sin kiel kontraŭ-forigemisto. Kiamaniere do la statuso de administranto helpos/faciligos viajn plulaboron ĉi tie? Alaŭdo ۩ 12:07, 7. Jan 2008 (UTC)

  • Ĉu vi el miaj supraj klarigoj precipe el la tri unuaj alineoj vere ne komprenas, kial mi deziras fariĝi administranto? - Ke mi konsideras, ke la forigo de tekstoj ne estas la ĉefa tasko de administranto, kaj ke forigo devas okazi kun granda prutento precipe ja estas por mi ĵus grava argumento por esti administranto - kaj tro facilanima forigemo estus argumento kontraŭ akcepto de persono kiel administranto.
  • Por ke ni ne miskomprenu min: Memkompreneble mi estas por forigo de stultaĵoj aŭ eraroj, sed mi kontraŭstaras facilaniman forigon de ĝermoj kaj de laŭdire ne-signifaj artikoloj. Nuntempe precipe mi bezonus administrajn povojn por polurado de svisaj loknomoj, post kiam la koncernaj artikoloj estas reverkitaj respektive kompletigitaj kaj metitaj al la ĝusta loko sub korekta kapvorto. Do ĉu ne tia polurado ĝuste estas precipe administranta tasko?
  • Krome mi promesas al mi, ke kiel administranto mi ankoraŭ pli efike povas kontribui al la prospero kaj plibonigo de la vikipedio.
  • Mi ĉi-tie devas cetere konfesi, ke komence mi ja celis precipe kontribui al la kreskigo de la esperanto-vikipedio kvante, do per almenaŭ unu nova artikolo tage. Tion mi rapide reviziis, kaj hodiaŭ mi ja plejparte kontribuas profundigante ekzistantajn artikolojn. Estas tiom da tekstoj, kiuj ankoraŭ estas vere etaj ĝermoj, ke fakte nur du au tri procentoj de miaj kontribuoj nuntempe estas novaj artikoloj, dum la resto de la energio iras al plibonigo de jam ekzistantaj tekstoj aŭ ĝermoj. Memkompreneble tamen mia kontribuemo ne dependas de la fakto, ĉu la komunumo akceptos min kiel administranto aŭ ne. Mi komprenas mian kandidatiĝon kiel proponon mian, servi la komunumon, sed memkompreneble ankaŭ estas aliaj rimedoj kontribui. DidiWeidmann 13:11, 7. Jan 2008 (UTC)
Do, laŭ mia kompreno de via pozicio mi nun voĉdonas 'kontraŭ via administrantiĝo, ĉar
  • la tuta teksto, kiun vi skribis, lasas ĉe mi impreson, ke vi volas fariĝi administranto nur POR havi tiun statuson, sed ne por iel uzi la prilabor-rajtojn, kiujn havas administranto, ĉar
    • neniu el viaj starpunktoj vere postulas la rajtojn de administrantoj; verki artikoloj, poluri ilin, revizii -- tio rajtas fari ajna kontribuanto de Vikipedio sen ajna problemo. Nur se vi volus helpi ĉe forigo de artikoloj, ĉe ties protekto kaj malprotekto, ĉe forbaro de vandaloj -- tiam efektive vi bezonus tiujn rajtojn. Se nenion tian vi mencias.
    • mi tute ne konas vin kiel vikipediiston; plurajn vikipediistojn mi konas se ne kunlabore, do almenaŭ laŭ ties redaktoj, kiujn mi foje revizias aŭ simple vidas en la listo de Lastaj Ŝanĝoj. Okaze de vi, vi neniam redaktis eĉ unu el la artikoloj el mia atento-listo (kaj tiu estas sufiĉe longa!), nek mi vidis viajn redaktojn en la listo.
Mi volas atentigi vin pri tio, ke administranto ne estas "pli grava" aŭ "pli bona" homo en Vikipedio. Estas simple taksito, kiu ĝuas la fidon de komunumo kaj plenumas certajn taskojn, kiuj estas fareblaj nur de administranto. "Administranto de Vikipedio" kvankam sonas pompe, reale en la komunumo estas simple samvalora, kiel pozicio de "sekretario" aŭ "helpanto" en enterpreno.
Mi esperas,ke vi adekvate komprenas mian pozicion, ĝi limiĝas nur al Vikipedio kaj neniom rilas al via personeco ktp. Alaŭdo ۩ 14:06, 7. Jan 2008 (UTC)
  • Ne mia kara, mi vere ne bone komprenas vian pozicion nek viajn motivojn: La EO-vikipedio urĝe bezonas kompetantajn kaj spertajn administrantojn. Mi jam antaŭ pli ol dudek jaroj plenumigis oficojn en Esperantujo multe pli prestiĝajn ol administranto de vikipedio, do via imago, ke "prestiĝo" de tia posteno ion signifus por mi, estas en mia kazo simple absurda. Ke mi dum la lastaj tri monatoj faris almenaŭ la duoblan kvanton da redaktoj (pli ol 1000 - sen nombri tiujn modifojn, kiujn mi faris forgesinte ensaluti aŭ elfalinte el la ensaluteco) en Vikipedio ol vi mem (malpli ol 500), vi povas facile kontroli, se vi konsultas la statistikojn kaj la kontribuliston. - Evidente ni okupiĝas pri malsamaj temaroj, do ne estas miraklo, ke niaj vojoj ĝis nun ne ofte kruciĝis. Mi pensis, ke el mia vikipediista paĝo kaj mia prezentiĝo devus esti sufiĉe klara, ke ĝuste la protekto de paĝoj kaj lukto kontraŭ vandalismo estas grava celo de mia kandidatiĝo. Mi ne kandidatiĝis pro simpla plezuro, sed ĉar manko de administraj rajtoj lastatempe plurfoje estis obstaklo por mia laboro, kaj mi jam devis peti pro tio helpon de aliaj, respektive rezignis pri la afero. Se vi do volas al mi rifuzi administran statuson kaj la plimulto de la voĉdonantoj sekvus vin, tiam vi kun certeco estonte havos la moralan devon, al mi helpi je pluraj okazoj, kie mi bezonintus tiajn rajtojn: Mi vian voĉon do interpretas kiel via oferto estonte esti je mia dispono, kiam mi tion bezonos. (En via propra diskutpaĝo jam mi disponis unuan tian peton ... ) 77.57.10.206 21:15, 7. Jan 2008 (UTC)
  • La EO-vikipedio urĝe bezonas kompetantajn kaj spertajn administrantojn. Kial vi opinias tiel? Kaj eĉ se tio veras (kion mi ne kredas, tamen), mi ne vidas kialojn subteni kiel administranton la homon, kiun mi ne konas laŭ vikipedio, nek el la reala vivo. Krome, min agacas via kaŝita laŭdo ("kompetentaj kaj spertaj. Mi jam...").
  • Mi jam antaŭ pli ol dudek jaroj plenumigis oficojn en Esperantujo multe pli prestiĝajn ol administranto de vikipedio, do via imago, ke "prestiĝo" de tia posteno ion signifus por mi, estas en mia kazo simple absurda. Tiam eĉ pli mirigas min via emo fariĝi administranto, ĉar vere neniu el la taskoj de administrantoj vi pretas plenumi. Tio, pri kio vi skribas - estas tute kutima redaktado kaj verkado. Administranto, laŭ mi kompreno, estas ja homo, kiu krom verki artikolojn zorgas ankaŭ pri aliaj flankoj de la projekto (ĝusta E-igo de interfaco, forbaro de vandaloj ktp). Estus logike, se vi petus la statuson por tiu celo -- sed ĉar vi tion ne mencias, mi, pardonu min, ne vidas iun alian kialon!
  • Ke mi dum la lastaj tri monatoj faris almenaŭ la duoblan kvanton da redaktoj (...) en Vikipedio ol vi mem (...), vi povas facile kontroli, se vi konsultas la statistikojn kaj la kontribuliston. Tiun vian argumenton mi trovas APARTE FIA, ĉar ĝi estas nenio alia, ol persona (kontraŭ)atako. Ĉu vi do mezuras la "valoron" de homoj per la kvanto de ties kontribuoj? Aŭ kion vi volas diri per tio? Tial ni eble komparu, kiom da diversaj artikoloj mi redaktis kompare al vi, kiom "valoraj" estis tiuj kontribuoj rilate la gravecon de la artikoloj, kiujn ni redaktis (vi ja konscias, ke la artikolo pri [[Svisa E-societo estas multe malpli grava por Vikipedio, ol ekzemple la artikolo pri nombro Pi? Entute, tiu argumento ege senulizigas min pri vi kiel potenca administranto en Vikipedio.
  • Mi pensis, ke el mia vikipediista paĝo kaj mia prezentiĝo devus esti sufiĉe klara, ke ĝuste la protekto de paĝoj kaj lukto kontraŭ vandalismo estas grava celo de mia kandidatiĝo. Evidente ĝi ne estis klara, ĉar eĉ respondante mian rektan demandon iom pli supre vi ja ne mencias tiujn agojn.
  • Se vi do volas al mi rifuzi administran statuson kaj la plimulto de la voĉdonantoj sekvus vin, tiam vi kun certeco estonte havos la moralan devon, al mi helpi je pluraj okazoj, kie mi bezonintus tiajn rajtojn. Malfacilas por mi kunligi la nociojn "devo" (eĉ kun epiteto "morala") kaj volontulan naturon de Vikipedio. Krome, viaj vortoj sonas iom ŝantaĝe -- kio estas plia minaca signo, plifortiganta nekredon al vi.
  • En via propra diskutpaĝo jam mi disponis unuan tian peton .... Se vi kontrolos la loglibron de forigoj kaj forbaroj, vi vidos, ke la peto estis sufiĉe rapide plenumita :)
Do, resume -- laŭ viaj argumentoj mi dume ne havas fidon al vi kiel al potenca administranto de vikipedio. Mia voĉo do restos kontraŭa. Amike, Alaŭdo ۩ 07:53, 8. Jan 2008 (UTC)
Amiko, mi porponas, ke ni ĉesu nian diskuton/disputon ĉi-tie, kaj lasu la voĉdonadon al la popolo - mi pensas, kiam ni iam konatiĝos, ni verŝajne ne tiom malharmonius, kiel oni nun povus gajni erare la impreson. Kaj se ni volas interparoli, vi kontaktu min retpoŝte aŭ ni faru tion almenau sur via au mia diskutpaĝo.DidiWeidmann 10:47, 8. Jan 2008 (UTC)