Alfred Kinsey

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alfred Kinsey
Persona informo
Alfred Charles Kinsey
Naskiĝo 23-an de junio 1894 (1894-06-23)
en Hoboken, Nov-Ĵerzejo
Morto 25-an de aŭgusto 1956 (1956-08-25) (62-jaraĝa)
en Bloomington
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per pneŭmonito vd
Tombo Rose Hill Cemetery vd
Religio ateismo vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Bowdoin College • Universitato Harvard • Columbia High School vd
Familio
Patro Alfred Seguine Kinsey vd
Patrino Sarah Ann Charles vd
Edz(in)o Clara McMillen vd
Profesio
Okupo biologo • entomologo • zoologokuracistoseksologo • seksa edukisto • sociologo • universitata instruisto • psikologoverkisto vd
Laborkampo biologio vd
Verkado
Verkoj Kinsey-raporto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Alfred Charles KINSEY (n. 23-an de junio 1894 Hoboken, New Jersey, Usono – m. 25-an de aŭgusto 1956 Bloomington, Indianao), usona zoologo, esploristo de la homa seksa konduto.

Li diplomiĝis en la Bowdoin College de Banbrunswick (Majno) en 1916, poste doktoriĝis en la Harvardo en 1920. Tie li instruis zoologion kaj botanikon. En 1920 li iĝis ankaŭ zoologia instruisto de Universitato de Indiana. En 1929 li estis nomumita profesoro, en 1942 direktoro de la Seksologia Instituto fondita de li. La instituton apogis la universitato, la fondaĵo Rockefeller (ĝis 1954) kaj la Nacia Esplora Konsilio.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Sexual Behavior in the Human Male (La seksa konduto de la homa masklo; 1948)
  • Sexual Behavior in the Human Female (La seksa konduto de la homa femalo; 1953).

La du verkoj baziĝis je 18.500 personaj intervjuoj, kies konkludoj aperis kiel Kinsey-raporto.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]