Alonso Sánchez Coello

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alonso Sánchez Coello
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1530 (1530-11-30)
en Benifairó de les Valls
Morto 8-an de aŭgusto 1588 (1588-08-08) (57-jaraĝa)
en Madrido
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Kronlando de Aragono
Familio
Infano Isabel Sanchez Coello
Okupo
Okupo pentristo
vdr

Alonso Sánchez Coello (Benifairó de les Valls, Valencio, ĉirkaŭ 1531Madrido, 8-a de aŭgusto 1588) estis pentristo de la hispana renesanco, nomumita kortega pentristo de la reĝo Filipo la 2-a.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li loĝis ekde la dek jaroj en Portugalio[1] kaj lia artisteduko ekis en Lisbono, kiel protektito de la reĝo Johano la 3-a. Li veturis poste al Flandrio, kie li studis kun Antonio Moro. En 1552 li laboris kiel pentristo de la reĝa familio en la portugala ĉefurbo kaj en 1555 li revenis en Hispanion, kie li iĝis la portretisto de la reĝa familio kaj de ties plej proksima etoso, kiel de la Infantino Johanino kaj el 1559 de la kortego de Filipo la 2-a.[1]

Lia filino, Isabel Sánchez Coello, disĉiplo lia, estis same grava portretistino.

Stilo[redakti | redakti fonton]

Li admiris la pentrarton de Tiziano, kiel li mem, fakulo pri portretoj kaj simplaj figuroj, kaj de detalismo propra de Velázquez. Inter sia verkaro, troviĝas diversaj religiaj bildoj por la eklezio kaj la nobeluloj de la kortego, kvankam lia famo rilatas al la portretoj, ĉiuj el la reĝa familio aŭ ties proksimuloj. Temas pri portretoj de granda simpleco en kiuj klare montriĝas la roluloj, preskaŭ ĉiam situaj antaŭ neŭtra fono (ekzemple, malhela kurtenaro) kiu emfazas la kolorojn kaj kvaliton de la vestaĵoj. Sánchez Coello ne sekvis en siaj verkoj la tradicion hegemonian en la tiamaj hispanaj emoj, sed kombinis influojn de la skoloj de manierismo kaj Romismo.[1]

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Portreto de Isabel Clara Eugenia, Muzeo Prado.
  • Filipo la 2-a, ĉirkaŭ 1557, Kunsthistorisches Museum, Vieno, Aŭstrio.
  • Portreto de doña Johanino de Aŭstrio, princino de Portugalio, ĉirkaŭ 1557, Muzeo de Belartoj de Bilbao
  • La princo Don Carlos, ĉirkaŭ 1557, Muzeo Prado, Madrido.
  • Don Johano de Aŭstrio, ĉirkaŭ 1560, Muzeo Soumaya, Meksikurbo.
  • Isabel de Valois, reĝino de Hispanio, 1560. Kunsthistorisches Museum de Vieno.
  • Alejandro Farnesio, 1561, Muzeo Meadows, Dallas, Usono; katalogo de 2000 atribuis ĝin al Antonio Moro.
  • Portreto de la episkopo Gallo ĉirkaŭ 1565, Muzeo de la Katedralo de Orihuela.
  • La arkiduko Rodolfo de Aŭstrio, 1567, Reĝaj Kolektoj de Hampton Court, Unuiĝanta Reĝlando.
  • La infantinoj Isabel Clara Eugenia kaj Catalina Micaela, ĉirkaŭ 1568, Monaĥejo de la Reĝaj Senŝuistinoj, Madrido.
  • Portreto de Diego de Covarrubias y Leiva, 1574, en la Muzeo El Greko, Toledo.
  • La filinoj de Filipo la 2-a, ĉirkaŭ 1575, Muzeo Prado, Madrido.
  • La princo don Diego de Aŭstrio, filo de Filipo la 2-a, 1577, Muzeo Liechtenstein de Vieno.
  • Infantoj don Diego kaj don Felipe, 1579, Monaĥejo de la Reĝaj Senŝuistinoj, Madrido.
  • Tri sanktuloj, 1582, Muzeo Prado, Madrido.
  • Infantino Isabel Clara Eugenia kaj Magdalena Ruiz, ĉirkaŭ 1585, Muzeo Prado, Madrido.
  • Retablo de la Preĝejo de Sankta Eutropio, El Espinar, Provinco Segovio.
  • Ana de Aŭstrio, Muzeo Lázaro Galdiano, Madrido.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 Benezit Dictionary of artists. Volume 12, Rouco-Sommer (angla). Éditions Gründ. 2006. ISBN 2700030702.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]