Emajlo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Vidu ankaŭ emajlo (dento)

Irana metiaĵo

Emajlo estas vitrosimila diverskolora glazuro, per kiu oni kovras potojn, fajencon, porcelanon, metalon (oni nomas ankaŭ emajlo la tutan emajlokovritan artobjekton). Tia pasto vitriĝas sub la efiko de la temperaturo. La emajlo kovras ankaŭ la kolorojn, kiuj estas tiel nedifekteblaj, nefroteblaj.

Laŭ Francisko Azorín Emajlo estas Vitrosimila fandaĵo per kiu oni kovras ceramikaĵojn, metalojn.[1] Kaj li indikas etimologion el greka meldo (fandi) el antikva germana meltan, smelzan, schmelzen kaj de tie la latina smaltum. Kaj li aldonas teknikan terminon Emajli, por kovri surfacon per emajlo.[2]

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La bazaj materialoj de emajlo estas la [[silico]l, alumino, borata acido, plumba oksido, sodo (natria karbonato), kalko, silikata acido, argilo, diversaj metaloksidoj (el kiuj dependas la koloron), hidrogenfluorido, fosfata acido. Surbrula temperaturo estas 800-900 C. En la industrio oni uzas tion por kovri feraĵojn, kiuj devas elteni altan temperaturon (kuirejaj ujoj, kelkaj fornotipoj, fornotuboj, iloj) aŭ rustiĝon.

Oni nomas emajlofarbo tiujn kolorigaĵojn (aŭ lakojn), kiuj donas briletan surfacon.

La klozoneo estas speco de emajlo, en kiu la diversaj farboj estas entenataj en ĉeletoj, konsistantaj el maldikaj lamenetoj vertikale lutitaj sur la fono (ĉeleta emajlo).

Historio[redakti | redakti fonton]

La emajliza metio aperis en la 3-a jarmilo a. K. en Egiptio (bela ekzemplo postrestis de broĉo (pektoralo) de faraono Senusert la 2-a. Poste oni ellaboris diversajn metodojn por aperigi bildetojn, rezistantajn al la temperaturo, mekanikaj damaĝoj.

Unu metodo estis, ke oni elformis sur la grundo diversmetode iun figuron, bildeton per lamenetoj aŭ per la emajlo mem kaj poste la tuton kovris per travidebla emajlo.

  • ĉela emajlo (klozoneo) (ekzemplo:hungara reĝa krono)
  • engravurita emajlo aperis dum la Romia epoko: oni gravuris la ornamaĵon en la materialo, poste plenigis tion per emajlo. La metodo refloras ekde la 11. jarcento.
  • farbita emajlo

La farbita emajlo aperis fine de la 15-a j.c. (Limoges), la francoj malkovris en la 17-a jarcento la emajlo-farbadon sur blanka fono. Tio ebligis la ornamigon de metiaĵoj per koloraj bildetoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 62.
  2. Azorín, samloke.