Glavo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri armilo. Por informoj pri ŝipero, vidu la artikolon Stabiligilo.
Glavoj

Glavo estas metala tranĉilo, pikilo konsistanta el longa klingo kaj mallonga tenilo, uzata kiel armilo ĉu por tranĉi, trapiki, vundi iel aŭ frapi. La preciza difino de la termino varias laŭ la historia epoko aŭ la geografia regiono konsiderata. Glavo en la plej mallarĝa senco konsistas el rekta klingo kun du eĝoj kaj tenilo, sed depende el la kunteksto, la termino estas ankaŭ ofte uzata por referenci al klingaj armiloj kun unusola eĝo (referencata ankaŭ kiel sabro). Eŭropaj kaj ĉinaj glavoj kutime havas dueĝajn rektajn klingojn, dum japanaj glavoj (katana) kutime havas unueĝan kurbetan klingon. Al ĉiuj tipoj plej ofte ilin akompanas glavingo por konservi ĝin dum neuzo.

Historie, la glavo disvolviĝis en la Bronzepoko, evoluante el la ponardo; la plej fruaj specimenoj datas el ĉirkaŭ 1600 a.K. La posta Ferepoka glavo restis tre mallonga kaj sen manprotektilo. La romia spatha, kiel evoluis en la malfrua Romia armeo, iĝis la antaŭanto de la eŭropa glavo de la Mezepoko, dekomence adoptita kiel glavo de la elorienteŭropaj popolmigradoj, kaj nur en la Meza mezepoko, disvolviĝis en la klasika kavalira glavo kun manprotektilo.

En la Moderna epoko, la okcidenta glavodesegnado diverĝis en du tre apartajn formojn, nome la pikglavojn kaj la sabrojn, kiuj diferencas jene:

La pikglavoj kiaj la rapiro kaj eventuale la glaveto esti dezajnitaj por trapiki siajn celojn rapide kaj okazigi profundajn pikajn vundojn. Ties longa kaj rekta klingo kaj bone ekvilibrita dezajno faris ilin tre facile manovreblaj kaj mortigaj en duelo sed tre neefektivaj se uzitaj en frapa aŭ tranĉa movado. Bon celita impeto kaj piko povus finigi lukton en sekundoj per nur unu frapo per glavo, kio kondukis al disvolvigo de luktostilo kiu ege similas al moderna skermo.

La sabro kaj similaj klingoj kiaj cimitaro estis konstruitaj pli peze kaj estis plej tipe uzataj en milito. Konstruitaj por frapi kaj tranĉi kontraŭ multoblajn malamikojn, ofte el sur rajdata ĉevalo, la longa kurba klingo de la sabro kaj ties ioma pezo ekvilibrita antaŭen havigis al ĝi mortigan intencon ĉefe en batalkampo. Plej sabroj havis ankaŭ akrajn pintojn kaj duobleĝajn klingojn, kio faris ilin kapablaj trabori soldaton post soldato dum kavaleria atako. Sabroj estis plue uzataj en batalkampoj gixs la fino de la 19a jarcento. La usona mararmeo tenis milojn da fortikaj cimitaroj en siaj armilaroj bone en la Dua Mondmilito kaj multaj estis uzataj de marsoldatoj en la Pacifiko kiel ĝangalaj maĉetoj.

Ne-eŭropaj armiloj nomataj "glavo" estas unu-eĝaj armiloj kiaj la mezorienta cimitaro, la ĉinae dao kaj la rilata japana katana. La ĉina ĝjan estas ekzemplo de ne-eŭropa duobl-eĝa glavo, kiel la eŭropaj modeloj derivitaj el la duobl-eĝa Ferepoka glavo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Glavoj estis gravaj armiloj tra la mondo ekde ekutiligo de metaloj en la Bronzepoko ĝis post la Mezepoko, sed estas hodiaŭe uzataj ĉefe por sportaj celoj, anstataŭigite de pafiloj en batalo. Glavojn oni kutime trovas ĉu ferajŝtalaj, sed el la Bronzepoko ankaŭ restas bronzaj glavoj. Por praktikado kaj ludado ankaŭ uzatas lignaj glavoj. Famas la fikciaj lumglavoj de la filmoj Star Wars, kun ĉion-tranĉa lumradio eligebla el la tenilo, sed en la reala mondo oni (ankoraŭ) ne sukcesis konstrui tiajn.

La unuaj armiloj kiuj povas esti priskribitaj kiel 'glavoj' datas el ĉirkaŭ 3100 a.K. Ili estis trovitaj en Arslantepe, Turkio, fare de Marcella Frangipane el la Roma Universitato; ili estis farita el arsena bronzo, kaj estas ĉirkaŭ 60 cm longaj.[1][2] Kelkaj el ili estas markretitaj per arĝento.

Bronzepoko[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Bronzepoka glavo.
Apatipaj glavoj, 17a jarcento a.K.
La glavoj trovitaj kun la Ĉieldisko de Nebra, ĉirkaŭ 1600 a.K.

La glavo disvolviĝis el la ponardo kiam la konstruo de plei longaj klingoj iĝis ebla, el la fino de la 3a jarmilo a.K. en Mezoriento, unue el arsena kupro, poste en stan-bronzo. Klingoj pli longaj ol 60 cm estis raraj kaj ne praktikaj ĝis la fino de la Bronzepoko ĉar la kontraŭtensia forto de bronzo estas relative malalta, kaj sekve pli longaj klingoj facile rompiĝus. La disvolvigo de la glavo el la ponardo estis laŭgrade; la unuaj armiloj kiuj povas esti klasitaj kiel glavoj sen ajna ambigueco estas tiuj trovitaj en Minoa Kreto, datitaj el ĉirkaŭ 1700 a.K., atingantaj totalan longon de pli ol 100 cm. Tiuj estas la glavoj de "tipo A" de la Egea Bronzepoko.

Unu el plej gravaj, kaj longdaŭraj, tipaj glavoj de Eŭropa Bronzepoko estis la tipo Naue II (tiele nomitaj pro Julius Naue kiu unue estis priskribinta ilin), konataj ankaŭ kiel Griffzungenschwert (laŭvorte "langokapta glavo"). Tiu tipo unuafoje aperis ĉirkaŭ la 13a jarcento a.K. en la civilizo Terramare de Norda Italio (aŭ en la ĝenerala fono de la civilizo Urnfield), kaj survivis al la Ferepoko, kun vivodaŭro de ĉirkaŭ sep jarcentoj. Dum ties vivodaŭro, metalurgio ŝanĝis el bronzo al fero, sed ne ŝanĝis ties baza dezajno.

La glavoj Naue II estis eksportitaj el Eŭropo al la Egeo, kaj tiom for kiom ĝis Ugarit, komence ĉirkaŭ 1200 a.K., t.e. ĝuste kelkajn jardekojn antaŭ la fina dekadenco de la palacaj kulturoj en la Bronzepoka kolapso.[3] La glavoj Naue II estis ĝis 85 cm longaj, sed plej specimenoj estas 60 al 70 cm longaj. Robert Drews ligis la glavojn Naue II, kiuj disvastiĝis el Suda Eŭropo al la Mediteraneo, kun la Bronzepoka kolapso.[4]

La glavoproduktado en Ĉinio estis registrita jam el la Bronzepoka Dinastio Shang.[5] La teknologio por bronzaj galvoj atingis sian altan pinton dum la Militŝtata periodo kaj la Dinastio Qin. Inter la glavoj de la Militŝtata periodo oni uzis kelkajn unikajn teknologiojn, kiaj fandado de altaj stanaj eĝoj ĉe pli mildaj, malaltaj stanaj kernoj, aŭ la aplikado de diamantoformaj modeloj al la klingo. Ankaŭ unike ĉe ĉinaj bronzaĵoj estis la regula uzado de alta stana bronzo (17–21% stano) kiu estas tre forta kaj rompiĝas se oni troe premas, dum aliaj kulturoj preferis pli malaltan stanbronzon (kutime 10%), kiu malformiĝas se onf premas tro for. Kvankam ferglavoj estis faritaj samtempe kun bronzaj, nu je la komenco de la Dinastio Han fero komplete anstataŭis bronzon.[6]

En Suda Azio la plej fruaj disponeblaj Bronzepokaj glavoj el kupro estis malkovritaj en lokoj de Harapo en nuntempa Pakistano, kaj datas reen al 2300 a.K. Oni malkovris glavojn en arkeologiaj kuŝejoj tra la Ganga-Jamuna regiono de Bangladeŝo, konsistaj el bronzo sed plej ofte el kupro.[7] Diversaj specimenoj estis malkovritaj en Fatehgarh, kie estas kelkaj varioj de glavoteniloj.[7] Tiuj glavoj estis varie datitaj por epokoj inter 1700–1400 a.K., sed ili estis probable uzataj plej elstare en la komencaj jarcentoj de la 1a jarmilo a.K.[7]

Ferepoko[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Ferepoka glavo.
Glavoj de Hallstatt.

Glavoj faritaj el fero (kontraste al tiuj faritaj el bronzo) aperis el la komenca Ferepoko (ĉ. la 12a jarcento a.K.), sed ili ne disvastiĝis antaŭ la 8a jarcento a.K. La glavoj de la komenca Ferepoko estis tre diferencaj el postaj ŝtalaj glavoj. Ili estis prilaboritaj por plifortigo, pli ol plifortigitaj per meto en malvarma akvo, kio faris ilin nur ĉirkaŭ la samaj aŭ iomete pli bonaj laŭ terminoj de forto kaj rezistt kompare al la pli fruaj bronzoglavoj. Tio signifas ke ili povis ankoraŭ esti ŝanĝitaj dum la uzado. Tiu tiom plej frua produktado, tamen, kaj la plej granda disponeblo el la kruda materialo ebligis multan pli grandskalan produktadon.

Eventuale forĝistoj lernos ke per aldonado de ia kvanto de karbono (aldonita dum la fandado en la formo de karbo) al la fero, ili povis produkti plibonigitan alojon (nune konata kiel ŝtalo). Per malvarmigo (fari la ŝtalon forta kaj rompebla) kaj kaj hardado (forigi la rompeblon), oni povis fari glavojn kiuj povu suferi multe malpli da damaĝo, kaj povus pli facile reveni al sia formo okaze de misformiĝo. Necesis longa tempo, tamen, antaŭ tio estis farita konsiste, kaj eĉ ĝis la fino de la komenca mezepoka periodo, multaj glavoj estis ankoraŭ faritaj el neplifortigitaj fero. Kelkaj diferencaj metodoj de glavofarado ekzistis en antikvaj epokoj, inklude, plej fame, diverstavolado. Laŭlonge de la historio, diferencaj metodoj estis disvolvigitaj tra la tuta mondo.

Grek-romia antikveco[redakti | redakti fonton]

Je la epoko de la klasika antikveco kaj de la parta kaj Sasanida Imperioj en Irano, feraj glavoj estis oftaj. La greka "ksifos" kaj la romia "gladius" estas tipaj ekzemploj, kiuj estas ĉirkaŭ 60 ĝis 70 cm longaj.[8][9] La fino de la Romia Imperio enkondukis la pli longan "spatha"[10] (la termino por ties portanto, spatharius en latina aŭ spatharios en greka, iĝis kortega rango en Konstantinopolo), kaj ekde tiam, la termino longa glavodumana glavo estis aplikita al glavoj kompare longaj por siaj respektivaj periodoj.[11]

Glavoj el la Partia kaj Sasanida Imperioj estis tre longaj, la klingoj de kelkaj sasanidaj glavoj estis preskaŭ unumetraj longe.

Glavoj estis uzataj ankaŭ por plenumi diversajn fizikajn punojn, kiel ne-kirurgiaj amputojmortopuno per senkapigo. Tamen la uzado de glavo, honorinda armilo, estis konsiderata en Eŭropo ekde Romiaj epokoj kiel privilegio rezervita al la nobelaro kaj la supraj klasoj.[12]

La Periplo de la Eritrea maro mencias glavojn el hindiaj fero kaj ŝtalo eksportitaj el antikva Hindio al Grekio.[13] Ankaŭ klingoj el la Hindia subkontinento faritaj el Damaska ŝtalo trovis sian vojon al Persio.[13]

Persia antikveco[redakti | redakti fonton]

En la unua jarmilo a.n.e. la Persiaj armeoj uzis glavon kiu estis origine dezajno de Skitoj nome "akinaka" (acinaces). Tamen, la grandaj konkeroj fare de Persianoj faris la glavon pli fama kiel fakte persa armilo, ĝis tiu etendo ke la vera deven-naturo de la armilo estis tiom perdita ke la nomo "akinaka" estis uzata por aludi al ajna formo de glavo kiun la persa armeo uzis en tiu epoko.

Dario la 1-a de Persio tenanta "acinaces" en sia sino.

Oni kredis amplekse, ke la originala "akinaka" estis 35 ĝis 45 cm duoble-klinga glavo. La dezajno ne estis unuforma kaj fakta identigo estas farita pli per la naturo de la glavingo ol per la armilo mem; la glavingo kutime havas grandan, ornamitan ligilon kiu ebligas ĝian pendon el zono je la dekstra flanko de la portanto. Pro tio, oni supozis, ke la glavo estis tenita kun la klingo malsupren preta por esti uzata en subita surpriza atako.

En la 12a jarcento, la Selĝukoj estis enkondukitaj la kurban "ŝamŝir" (nome tipo de cimitaro) en Persion, kaj tiu estis etende uzata ekde la komenco de la 16a jarcento.

Ĉina antikveco[redakti | redakti fonton]

Ĉinaj feraj glavoj faris siajn unuajn aperojn en la lasta parto de la Okcidenta Dinastio Ĵou, sed feraj kaj ŝtalaj glavoj ne estis amplekse uzataj ĝis la 3a jarcento a.n.e. dum la Dinastio Han.[6] La ĉina Dao (刀 piĝino dāo) estas unu-klinga, foje tradukita kiel sabrokestoglavo, kaj la ĝjan (劍 aŭ 剑 piĝino jiàn) estas du-klinga. La ĵanmadao (laŭvorte "ĉevaltranĉa glavo"), estis tre longa, kontraŭ-kavalira glavo el la epoko de la Dinastio Song.

Mezepoko[redakti | redakti fonton]

Frumezepoka Eŭropo[redakti | redakti fonton]

Batalsceno el la Morgana Biblio de Ludoviko la 9-a montranta glavojn de la 13-a jarcento.

Dum la Mezepoko la teknologio de glavoj pliboniĝis, kaj la glavo iĝis tre antaŭenirinta armilo. La "spatha" tipo restis populara tra la tuta epoko de la Elorienteŭropaj popolmigradoj kaj eĉ en la Mezepokon. La "spatha" de la epoko Vendel estis ornamitaj pere de ĝermanaj artaĵoj (ne malsimilaj al la ĝermanaj medaloj bractea imitintaj romiajn monerojn). En la Vikinga erao okazis denove pli normigitan produktadon, sed la baza dezajno restis bazita sur la spatha.[14]

Ĉirkaŭ la 10a jarcento, la uzado de taŭge malvarmigita kaj plifortigita ŝtalo ekfariĝis multe pli ofta ol en antaŭaj periodoj. La frankaj 'Ulfberht' klingoj (la nomo de la glavokonstruisto gravurita en la klingoj) estis de partikulare konsistante alta kvalito.[15] Karlo la Kalva klopodis malpermesi la eksportadon de tiuj glavoj, ĉar ili estis uzataj de la vikingoj en siaj rabatakoj kontraŭ la Frankoj.

La ŝtalo Wootz kiu estas konata ankaŭ kiel Damaska ŝtalo estis unika kaj tre aprezata ŝtalo disvolvigita en la Hindia subkontinento tiom frue kiom je la 5a jarcento a.n.e. Ties proprecoj estis unikaj pro la speciala fandado kaj relaborado de la ŝtalo kreante retojn de feraj karbidoj priskribitaj kiel globeca cementito en matrico de perolito. La uzado de Damaska ŝtalo en glavoj iĝis tre populara en la 16a kaj 17a jarcentoj.[16]

Nur el la 11a jarcento la normanaj glavoj ekdisvolvigis ŝirmo-butonojn, kiu protektis la manon en la tenilo kaj havigis al la glavoj la aspekton de kruco. Dum la Krucmilitoj de la 12a ĝis la 13a jarcento, tiu krucforma tipo de armea glavo restis esence stabila, kun variado ĉefe pri la formo de la tenilpometo (tenilbulo). Tiuj glavoj estis dezajnitaj kiel tranĉarmiloj, kvankam efikaj pintoj estis iĝantaj oftaj por havigi plibonigojn en armaĵoj, speciale la ŝanĝo de la 14-a jarcento el la maŝa al la plata armaĵo.[17]

Dum la 14a jarcento, kaj la kreskanta uzado de pli antaŭniranta armaĵo, la glavo man-kaj-duona, konata ankaŭ kiel "miksa glavo", estis uzita. Ĝi havis etendan tenilon, kio supozigas, ke ĝi povis esti uzata ĉu per unu aŭ per du manoj. Kvankam tiuj glavoj ne havigis kompletan du-manan tenilon ili ebligis, ke iliaj portantoj tenu ankaŭ ŝildon aŭ defendan ponardon en sia libera mano, aŭ ke oni uzu ĝin kiel du-mana glavo por pli povdetrua frapo.[18]

En la Mezepoko, la glavo estis ofte uzata kiel simbolo de la vorto de Dio. La nomoj donitaj al multaj glavoj en mitologio, literaturo, kaj historio montris la altan prestiĝon de tiu armilo kaj la riĉon de la posedanto.[19]

Lasta Mezepoko[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Longoglavo kaj Dumanglavo.

Ekde ĉirkaŭ 1300 ĝis 1500, kongrue kun la plibonigita armaĵo, plinovigaj glavodezajnoj evoluis pli kaj pli rapide. La ĉefa transiraĵo estis la longo de la tenilo, kio ebligis la dumanan uzadon, kaj pli longan klingon. Ĉirkaŭ 1400, tiu tipo de glavo, tiam nomita langes Schwert (en la germana longoglavo) aŭ spadone en la itala, estis ofta, kaj nombraj Fechtbücher de la 15a kaj 16a jarcentoj proponis instrukciojn por ties uzado. Alia varianto estis la specializita armaĵo-pikaj glavoj de la tipo de spado. La longoglavo iĝis populara pro sia ekstrema atingo kaj sia tranĉanta kaj frapanta kapabloj.[20]

Bildo de 1548 pri dumanglavoj uzitaj kontraŭ pikostangoj en la Batalo de Kappel.
Ceremonia glavo de la "Rektoro" de la Respubliko Dubrovnik (15a jarcento).

La spado iĝis populara pro sia kapablo trudiĝi en la truojn inter platoj de armaĵoj.[21] La tenilo estis foje ŝirmita en kabloj aŭ aspra felo por eviti ke forta frapo forigu la glavon for el la mano de la uzanto.[22]

Nombraj manuskriptoj kiuj temas pri longoglavaj bataloj kaj teknikoj dataj el la 13a–16a jarcentoj ekzistas en germana,[23] itala, kaj angla,[24] havigantaj etendan informaron pri longoglavaj bataloj kil estis kutime tra tuta tiu periodo. Multaj el tiuj estas nune disponeblaj rete.[23][24]

En la 16a jarcento, la granda dumanglavo estis uzita de la elitaj germanaj kaj svisaj solduloj konataj kiel "doppelsöldner".[25] Zweihänder, la germanlingva vorto por dumanglavo, laŭvorte tradukita, signifas duman-tenanto. La zweihänder havas longan klingon, same kiel grandan ŝirmo-butonojn por protektado. Oni ĉirkaŭkalkulis, ke kelkaj "zweihänder" glavoj estis ĉirkaŭ 1.8 m longaj, kaj tiu atribuita al la militista ribelulo el Frisio nome Pier Gerlofs Donia estis 2.13 m longa.[26] La giganta klingolongo estis perfekte desegnita por manipuladi kaj forpeli la fostarmilojn de la malamikoj, kiuj estis la plej gravaj armiloj de tiu epoko, kaj en Germanio kaj en Orienta Eŭropo. Doppelsöldner uzis ankaŭ "katzbalger", kio signifas 'kat-tripilo'. La S-forma ŝirmo-butono de la "katzbalger" kaj 0.61 m longa klingo faris ĝin perfekta por esti portita al la batalo de tro proksime por uzi zweihänder.[27]

Civila uzado de glavoj iĝis iom post iom ofta dum la fino de la Renesanco, kaj dueloj estis la preferata maniero honore solvi disputojn.

La spada da lato (flankoglavo) estis tipo de militglavo uzata de la infanterio dum la Renesanco en Eŭropo. Tiu glavo estis rekta posteulo de la kavalira glavo. Tre populara inter la 16a kaj 17a jarcentoj, ili estis idealaj por batali en la mikso de armaĵigitaj kaj nearmaĵigitaj kontraŭantoj de tiu epoko. Nova tekniko meti fingron sur la ekklingo por plibonigi la tenadon (praktiko kiu sekvos en la rapiro) kondukis al la produktado de teniloj kun ŝirmo-butono por protekti la fingron. Tiu glavodesegno finfine kondukis al la disvolvigo de la civila rapiro, sed ĝi ne estis anstataŭita per ĝi, kaj tiel la flankoglavo plue esti uzata dum la vivodaŭro de la rapiro. Ĉar ĝi estis uzata kaj por tranĉi kaj por frapi, la termino "tranĉ-frapa glavo" estis foje uzata interŝanĝeble kun flankoglavo.[28] Dum rapiroj iĝis pli popularaj, oni faris klopodojn por hibridigi la klingon, forigante la efikojn trovitajn en ĉiu unika glavodezajno. Tiuj estas ankoraŭ konsiderataj flankoglavoj kaj estas foje nomitaj glavorapirotranĉorapiro fare de modernaj armilkolektantoj.

Flankoglavoj uzataj kun ŝildoj iĝis tiom popularaj ke oni stampis la terminon "ŝildofrapisto". Tiu vorto aludas al nova luktostilo de aventuremaj soldatoj kiuj kutime uzas tiajn glavojn "farante grandan bruon kontraŭ la ŝildoj".[29]

En la Otomana Imperio, la uzado de kurba sabro nomita jatagano startis en la mezo de la 16a jarcento. Ĝi estis la preferata armilo tre disvastigita en Turkio kaj en Balkanio kie turkoj hegemoniis.[30]

La glavo en tiu tempoperiodo estis la plej persona armilo, la plej prestiĝa, kaj la plej varie efika por batalado de proksime, sed ĝi dekadencis en la milita uzado kiam nova teknologio, kiel tiu de arbalestoj kaj pafarmiloj radike ŝanĝis la manierojn de la militarto. Tamen, la glavo ankoraŭ plue ludis ŝlosilan rolon en la civila memdefendo.[31]

Mezoriento kaj Afriko[redakti | redakti fonton]

La plej fruaj pruvaroj de kurbaj glavoj, aŭ cimitaroj (kaj aliaj mondoregionaj variaĵoj kiel la araba saif, la persia ŝamŝir kaj la tjurka kilij) estas el la 9a jarcento, kiam tiuj estis uzitaj de soldatoj en la Ĥorasana regiono de Persio.[32]

20a-jarcenta akrafeno.

La takobo estas tipo de larĝa glavo origina el Sahelo, descendinta el la variaj bizancaj kaj islamaj glavoj uzitaj en Nordafriko. Tre asociaj kun Tuaregoj, ĝi havas rektan du-randan klingon ĉirkaŭ 1 metre longa, kutime importita el Eŭropo.[33][34] Etiopiaj glavoj rilataj al la persa ŝamŝiro estas konataj kiel ŝotel.[35] La Aŝantioj adoptis glavojn kun la nomo de akrafeno. Ili estas ankoraŭ nuntempe uzataj en ceremonioj, kiel ĉe la Odvira festivalo.[36][37]

Orienta Azio[redakti | redakti fonton]

Japana ŭakizaŝi de la 17a jarcento, kun sia koŝirae kaj ŝirasaja.
Ĉina dao kaj glavingo de la 17a–18a jarcentoj.

Dum la teknologio de ŝtalo pliboniĝis, unu-randaj klingarmiloj iĝis popularaj tra tuta Azio. Derivita el la ĉina ĝjan aŭ el la dao, la korea "hŭandudaedo" estis uzita dum la komenco de la mezepoka Tri Antikvaj Regnoj. La produktado de japana taĉi, antaŭaĵo de la katana, estis registrita ĉirkaŭ la jaro 900 (vidu artikolon Japana glavo).[38]

Japanio estis fama pro la glavo kiujn oni forĝis tie en la komenco de la 13a jarcento por la klaso de militist-nobeloj konataj kiel samurajoj. La tipoj de glavoj uzitaj de samurajoj estis la odaĉi (longega batalkampa glavo), taĉi (longa kavaleria glavo), katana (longa glavo), kaj ŭakizaŝi (pli mallonga akompana glavo por katano). Japanaj glavoj kiuj estas pli fruaj ol la apero de la samuraja kasto estas la curugi (rekta du-randa klingo) kaj ĉokuto (rekta unu-randa klingo).[39] Japana glavofarado atingis sian pinton de disvolvigo en la 15a kaj 16a jarcentoj, kiam samurajoj pli kaj pli trovis neceson por glavo uzenda en pli deproksimaj bataloj, kio kondukis al la kreado de la moderna katana.[40]

Okcidentaj historiistoj foje diris, ke la japana katano estis inter la plej fajnaj tranĉarmiloj en la tutmonda historio de la militistaro.[41][42][43]

Suda kaj Sudorienta Azio[redakti | redakti fonton]

En Indonezio, bildoj de hindstilaj glavoj estas troveblaj en statuoj de hinduismaj dioj el antikva Javo de ĉirkaŭ la 8a ĝis la 10a jarcento. Tamen la indiĝenaj tipoj de tranĉarmiloj konataj kiel kris, parang, klevang kaj golok estis pli popularaj kiel armiloj. Tiuj tranĉoponardoj estis pli mallongaj ol glavoj sed pli longaj ol komuna ponardo.

Kampilan el Filipinoj. La tradiciaj bildoj de la tenilo estas elstara priskribo de la Filipina mitologio.

En Filipinoj, tradiciaj grandaj glavoj konataj kiel kampilan kaj panabas estis uzitaj en batalo fare de indiĝenoj. Menciinda uzanto de kampilan estis Lapu-Lapu, la reĝo de Maktano kaj liaj militistoj kiuj venkis super la hispanoj kaj mortigis la portugalan navigiston Ferdinando Magelano en la Batalo de Maktano la 27an de aprilo 1521.[44] Tradiciaj glavoj en Filipinoj estis tuj malpermesitaj, sed la glavosciaro estis poste kaŝita el la okupantaj hispanoj pere de praktiko en dancoj. Sed pro la malpermeso, filipinanoj devis uzi glavojn kiuj estis maskitaj kiel agrikulturiloj. Boloj (larĝaj kaj mallongaj tranĉiloj) kaj bali-oj (longaj papilitranĉiloj) estis uzitaj dum la revolucioj kontraŭ la koloniistoj ne nur ĉar municio por pafiloj estis malabunda, sed ankaŭ por atingi kaŝitecon ĉe homamasaj stratoj kaj en domoj. Boloj estis uzitaj de junuloj kiuj aliĝis al siaj patroj en la revolucio kaj de junulinoj kaj ties patrinoj kiuj defendis la urbon dum la viroj estis en la batalkampoj. Dum la Filipin–usona milito en okazaĵoj kiel la Masakro de Balangiga, plej el la usona kompanio estis murdita aŭ grave vundita pere de bol-uzantaj geriloj en Balangiga, Orienta Samar.[45] Kiam la Japanoj ekkontrolis la landon dum la Dua Mondmilito, kelkaj usonaj specialoperacaj grupoj lokigitaj en Filipinoj estis enkondukita al la filipinaj batalartoj kaj skermo, kio konsukis al la fakto, ke tiu stilo venis en Usonon spite ke filipinaj insiĝenoj estas malpretaj permesi al eksterlandanoj aliri al iliaj batalsekretoj.[46]

La ĥanda estas du-randa rekta glavo. Ĝi estas ofte montrata en religia bildaro, teatro kaj arto kiu priskribas etoson de antikva historio de Barato. Kelkaj komunumoj adoras tiun armilon kiel simbolo de Ŝivo. Ĝi estas ofta armilo en la batalartoj de la Hindia subkontinento.[47] Ĥanda ofte aperas en Hinduismaj, Budhismaj kaj Siĥismaj skribaĵoj kaj artoj.[48] En Srilanko, unika ventoforno estas uzita por produkti altkvalitan ŝtalon. Tiu havigis al la glavo tre akran tranĉorandon kaj belajn modelojn. Pro tiuj tialoj ĝi iĝis tre populara komerca materialo.[49]

Ĥanda, glavo el Barato.

La firangi ([f|ə|ˈ|r|ɪ|ŋ|ɡ|iː], derivita el la araba vorto por okcidenteŭropano "franko. franco") estis glavotipo kiu uzis klingojn fabrikitajn en Okcidenta Eŭropo kaj importitajn fare de portugaloj, aŭ faritaj surloke imite al la eŭropaj klingoj. Pro sia longo la firangi estis kutime konsiderata kiel armilo ĉefe por kavalerio. La glavo estis speciale asocia al la maratoj (kasto de laboristoj-militistoj), kiuj estis famaj pro sia kavalerio. Tamen, la firangi estis amplekse uzata ankaŭ fare de la Sikoj kaj la Raĝput (militista kasto).[50]

La talŭar (hindie तलवार) estas tipo de kurba glavo el Barato kaj el aliaj landoj de la Hindia subkontinento, adoptita de komunumoj kiel la Raĝput, sikoj and maratoj, kiu favoris la glavon kiel sia ĉefa armilo. Ĝi estis pli disvastigita en la mezepoko.[51][52]

La urumi (tamile சுருள் பட்டாக்கத்தி surul pattai, laŭvorte, kurba rando; sinhale එතුණු කඩුව ethunu kaduwa; Hindi: aara) estas "glavo" kun fleksebla vipeca klingo.[53]

Simbolaro[redakti | redakti fonton]

Pro sia formo, glavo en Mezepoko kelkfoje akiris falusan simbolecon. ("Glavo kaj rozo.") Notindas ankaŭ la deduktebla religia simboleco de la fasonoj de la glavspecoj de la du krucmilitistaroj: krucecaj glavoj kontraŭ lunarkaj jataganoj.

Dum multaj historiaj periodoj, partikulare el la fino de la Romia Imperio ĝis la finfina hegemonio de la pafarmiloj, la glavo estis la armilo plej asocia kun la portanto, ĉefe se temas pri heroo aŭ grava militestro. Tiel ĝi havis propran nomon, ekskluzivecon kaj dumvivan asocion al sia uzanto. Neniu alia armilo (arko, lanco, ŝildo, pafilo) ĝuis similan favoron. Tiel estas multaj legendoj pri specifaj glavoj, ne nur pri la glavotipo, sed pri la preciza glavo de tiu persono, aperis en ceremonioj, festivaloj ktp. Frapo per glavo sur la ŝultroj de koncernato estis grava momento en ceremonioj de kavalirigo. Tiu aparteno al la konsidero de alta rango portis la glavon kiel simbolo de oficireco kaj komandopovo ĝis la 21a jarcento.

La justeco (respektive sistemoj de justico en diversaj landoj) estis tradicie reprezentata per virino kiu estas blindigita per bendo sur la okuloj (egaleco), portas libron aŭ dokumenton kiu reprezentas la leĝon kaj glavon, kiu reprezentas la durecon de la aplikado de la leĝaro.

La simboleco de skermado per glavo inter herooj saltis super jarcentoj kaj remodiĝis fikcie en la uzado de lumoglavoj aŭ laserglavoj en la usona serio Star Wars kiu famiĝis tutmonde, jam ekde la 1970-aj jaroj, sed denove komence de la 21a jarcento per kluboj de sekvantoj, festivaloj, ceremonioj ktp., en kiuj oni uzas ludilajn lumglavojn, kiuj iĝis celo de hejma kolektado, persona ludado ktp.

Famaj glavoj[redakti | redakti fonton]

Uzado[redakti | redakti fonton]

Glavingo estas ingo por teni glavon, tranĉilon, aŭ alian klingarmilon aŭ klingilon. Konsiderinte la danĝeron kiu implicas porti klingo- aŭ pinto-enhavan ilon, oni subkomprenas la neceson uzi ingon kiu protektu el la klingo aŭ pinto kiam oni transportas la ilon sen neceso aŭ intenco uzi ĝin kiel armilo mem.

Sociaj konsideroj[redakti | redakti fonton]

Glavoj preskaŭ neniam estis demokratiaj (universalaj) armiloj kiuj estas je la servo de la tuta loĝantaro, eĉ malpli ol aliaj armiloj, same rezervitaj por militistoj, kiaj pafarkolanco. Unuflanke glavoj estis ĉiam pli multekostaj ol aliaj armiloj kiuj ne enhavis tiom da metalo, kiaj tiuj ĵus menciitaj. Sekve tiuj utilis ankaŭ por praktikaj celoj kiaj ĉasado, dum glavoj nur por milito ĉu persona ĉu armea. Duaflanke la efektiva uzado de glavo ĉiam postulis fortan trejnadon, kio ja laŭlonge de la historio iĝis preciza arto kaj rezervis glavojn al la sociaj tavoloj kiuj povis permesi al si ne labori por utila produktado kaj dediĉi sin nur la militista profesio aŭ eĉ plej bone esti parto de la nobelaro. Certe la romiaj soldatoj (kaj tiuj de samtempaj armeoj) uzis glavojn, sed la plej prestiĝaj glavuzantoj ne estis ili, sed la tiel nomataj gladiatoroj (el la latina gladius, glavo). En la Mezepoko jam denove glavoj estis rezervitaj por alttavolaj kavaliroj, dum soldatoj de infanterio plej ofte uzis lancojn aŭ pafarkojn, foje ankaŭ ponardojn. Antaŭ la fino de tiu epoko la apero de la pafiloj jam komencis anstataŭi la glavojn aŭ limigi ilin al pli preciza uzado ĉu ceremonia, persona ktp. Nome ili iĝis eĉ pli alttavolaj. Nuntempe se oni komparas la proporciojn de sportistoj kiuj dediĉas sin al skermo (ĉu praktike aŭ nur kiel publiko) ekzemple kun tiuj kiuj interesiĝas pri futbalokorbopilko, aŭ okaze de luktosportoj, eĉ kun ĵudo, karateoboksado, oni povas iel reeniri al la altklaseco de la glavuzantoj.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Glavotipoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Oldest Swords Found in Turkey. Arkivita el la originalo je 2017-02-17. Alirita 2016-02-07.
  2. Frangipane, M. et.al. 2010: The collapse of the 4th millennium centralised system at Arslantepe and the far-reaching changes in 3rd millennium societies. ORIGINI XXXIV, 2012: 237-260.
  3. R. Jung, M. Mehofer, A sword of Naue II type from Ugarit and the Historical Significance of Italian type Weaponry in the Eastern Mediterranean, Aegean Archaeology 8, 2008, 111–136.
  4. Drews, Robert. (1995) The end of the Bronze Age: changes in warfare and the catastrophe ca. 1200 B.C, ‑a eldono, Princeton University Press, p. 197–204. ISBN 0-691-02591-6.
  5. (1982) “Studies of Shang Archaeology”, p. 6–7. 
  6. 6,0 6,1 Cao, Hangang. "A Study of Chinese Weapons Cast During Pre-Qin and Han Periods in the Central Plains of China". [1] Arkivigite je 2011-05-15 per la retarkivo Wayback Machine Alirita la 7an de Februaro 2016.
  7. 7,0 7,1 7,2 Allchin, pp. 111–114
  8. Hanson, Victor Davis. (1993) Hoplites: the classical Greek battle experience. Routledge Publishing, p. 25–27. ISBN 978-0-415-09816-8.
  9. Goldsworthy, Adrian Keith. (1998) The Roman army at war: 100 BC–AD 200. Oxford University Press, p. 216–17. ISBN 978-0-19-815090-9.
  10. Fields, Nic. (2009) The Roman Army of the Principate 27 BCE–CE 117. Osprey Publishing, p. 30–31. ISBN 978-1-84603-386-5.
  11. Mantello, Frank Anthony C.. (1996) Medieval Latin: an introduction and bibliographical guide. CUA Press, p. 447–49. ISBN 978-0-8132-0842-8.
  12. Naish p. 39
  13. 13,0 13,1 Prasad, ĉapitro IX
  14. Laing, Lloyd Robert (2006). The archaeology of Celtic Britain and Ireland, c. CE 400–1200. Cambridge University Press. pp. 93–95. (ISBN 0-521-54740-7)
  15. Franklin, Simon. (2002) Writing society and culture in early Rus, c. 950–1300. Cambridge University Press. ISBN 978-0-511-03025-3. “Ulfberht.”.
  16. (February 1960) “Pattern-Welding and Damascening of Sword-Blades: Part 1 Pattern-Welding”, Studies in Conservation 5 (1), p. 25–37. doi:10.2307/1505063. 
  17. Jeep, John M. (2001). Medieval Germany: an encyclopedia. Routledge. p. 802, (ISBN 0-8240-7644-3)
  18. Gravett, p. 47
  19. Cirlot, Juan Eduardo. (2002) A Dictionary of Symbols. Courier Dover Publications, p. 323–25. ISBN 978-0-486-42523-8.
  20. Lindholm, David. (2007) The Scandinavian Baltic Crusades 1100–1500. Osprey Publishing. ISBN 978-1-84176-988-2.
  21. Tarassuk, Leonid. (1982) The Complete Encyclopedia of Arms & Weapons: The Most Comprehensive Reference Work Ever Published on Arms and Armour from Prehistoric Times to the Present – with Over 1,200 Illustrations. Simon & Schuster.
  22. McLean, p. 178
  23. 23,0 23,1 Transkription von cgm582. Pragmatische Schriftlichkeit. Arkivita el la originalo je 9a de marto 2011. Alirita 10a de novembro 2010.
  24. 24,0 24,1 15th Century English Combat Manuscripts. The English Martial Arts Academy. Arkivita el la originalo je 27a de julio 2011. Alirita 10a de novembro 2010. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-07-27. Alirita 2020-06-18.
  25. Douglas Miller, John Richards: Landsknechte 1486–1560, (ISBN 3-87748-636-3)
  26. Greate Pier fan Wûnseradiel (Western Frisian). Gemeente Wûnseradiel. Arkivita el la originalo je 3a de septembro 2012. Alirita 4-a de januaro 2008.
  27. Miller, Douglas. (1976) The Landsknechts. Osprey Publishing. ISBN 978-0-85045-258-7.
  28. La termino tranĉ-frapa estas ne-historia klasigo por la unua fojo uzata de la usona "Association for Renaissance Martial Arts" por diferenci tranĉajn glavojn kun komponataj teniloj el la veraj rapiroj.
  29. Practical Side Sword. Fencing.net. Arkivita el la originalo je 31a de oktobro 2010. Alirita 22a de novembro 2010. Arkivigite je 2010-10-31 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2010-10-31. Alirita 2020-06-18.
  30. Mortensen, Peder. (1996) Sultan, Shah, and Great Mughal: the history and culture of the Islamic world. National Museum. ISBN 978-87-89384-31-3.
  31. "Encyclopædia Britannica-"Sword"". The Encyclopædia Britannica. Arkivita el la originalo en 19a de aprilo 2010. Alirita la 19an de junio 2020.
  32. James E. Lindsay. (2005) Daily life in the medieval Islamic world. Greenwood Publishing Group. ISBN 978-0-313-32270-9.
  33. Jones, Lee A.. Takouba - Swords of the Saharan Tuareg (15a de marto 1998). Alirita 6a de julio 2019.
  34. What is a takouba?. Takouba Research Society. Arkivita el la originalo je 2020-08-07. Alirita 6a de julio 2019.
  35. Royal United Service Institution. (1869) Journal of the Royal United Service Institution 12. Mitchell, p. 515.
  36. Adams, Frank Kwesi. (2010) Odwira and the Gospel: A Study of the Asante Odwira Festival and Its Significance for Christianity in Ghana. OCMS, p. 138. ISBN 9781870345590.
  37. I. The history, significance and usage of Asante royal regalia continued. British Museum. Trustees of the British Museum. Alirita 10a de aprilo 2019.
  38. Friday, Karl F. (2004). Samurai, warfare and the state in early medieval Japan. Routledge publishing. pp. 79–81., (ISBN 0-415-32962-0)
  39. Jeep, John M. (1998). The connoisseur's book of Japanese swords. Kodansha International publishing. (ISBN 4-7700-2071-6)
  40. Nagayama, Kōkan. (1998) The connoisseur's book of Japanese swords. Kodansha International, p. 59–65. ISBN 978-4-7700-2071-0.
  41. Stephen Turnbull. (2012) Katana: The Samurai Sword. Osprey Publishing. ISBN 978-1-84908-658-5.
  42. Roger Ford. (2006) Weapon: A Visual History of Arms and Armor. DK Publishing, p. 66, 120. ISBN 978-0-7566-2210-7.
  43. Samurai 1550–1600, p. 49, Anthony J Bryant, Angus McBride
  44. Kampilan. Malay World Edged Weapons. old.blades.free.fr (13a de marto 2007). Arkivita el la originalo je 31a de decembro 2009. Alirita 5a de februaro 2009.
  45. Guro Tony (4a de majo 2012) Traditional Filipino Weapons. Philippine Martial Arts Institute. Arkivita el la originalo je 29a de majo 2012. Alirita 4a de majo 2012.
  46. A History and Style Guide of Kali. About.com (4a de majo 2012). Arkivita el la originalo je 1a de februaro 2012. Alirita 4a de majo 2012. Arkivigite je 2012-02-01 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-02-01. Alirita 2020-06-18.
  47. M.L.K. Murty (2003), p. 91
  48. Teece, Geoff. (2005) Sikhism. Black Rabbit Books, p. 18. ISBN 978-1-58340-469-0.
  49. Freese, Brett Leslie Wind-Powered Furnaces. archaeology.org. Arkivita el la originalo je 19a de junio 2011. Alirita 6a de novembro 2010.
  50. Stone kaj LaRocca, p. 229
  51. Evangelista, p. 575
  52. (Marto 1980) “Ancient and Awesome Indo-Pakistani Weapons”, Black Belt 18, p. 34. 
  53. Saravanan, T. (2005). “Valorous Sports Metro Plus Madurai”, The Hindu.  Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2007-01-28. Alirita 2020-06-18.

Alia bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Allchin, F.R. en South Asian Archaeology 1975: Papers from The Third International Conference of The Association of South Asian Archaeologists In Western Europe, Held In Paris (December 1979) eldonita de J.E. van Lohuizen-de Leeuw. Brill Academic Publishers, Incorporated. 106–18. ISBN 90-04-05996-2.
  • Evangelista, Nick (1995). The encyclopedia of the sword. Greenwood Publishing Group. ISBN 978-0-313-27896-9.
  • Gravett, Christopher (1997). German Medieval Armies 1000-1300. Osprey Publishing. ISBN 978-1-85532-657-6.
  • McLean, Will; Forgeng, Jeffrey L. (2008). Daily life in Chaucer's England. ABC-CLIO. ISBN 978-0-313-35951-4.
  • Naish, Camille (1991). Death Comes to The Maiden: Sex and Execution, 1431–1933. Taylor & Francis Publishing. ISBN 0-415-05585-7.
  • Prasad, Prakash Chandra (2003). Foreign Trade and Commerce In Ancient India. Abhinav Publications. ISBN 81-7017-053-2.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]