Liberigo de Sankta Petro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Liberigo de Sankta Petro

La Liberigo de Sankta Petro estas fresko nome surmura pentraĵo fare de la itala renesanca artisto Rafaelo kaj lia helpanto Giulio Romano. Ĝi estis pentrita en 1514 kiel parto de la mendo al Rafaelo por dekori per freskoj la ĉambrojn kiuj estas nune konataj kiel Stanze di Raffaello, en la Vatikana Palaco en Vatikano. Ĝi situantas ĉe la Stanza di Eliodoro, kiu estas nomata laŭ La forpelo de Heliodoro el la Templo. Tiu pentraĵo montras kiel Sankta Petro estis liberigita el la karcero de Herodo fare de anĝelo, kiel estas priskribita en Agoj 12. Ĝi estas teknike suprapordo, probable la plej majesta iam pentrita.

Tiu fresko montras tri scenojn en simetria ekvilibro formita de ŝajnaj arkitekturo kaj ŝtuparoj. En la centro la anĝelo vekas Petron, kaj dekstre gvidas lin pasi pretere la dormantaj gvardioj. Maldekstre gvardio ŝajne notis la lumon generitan de anĝelo kaj vekas kamaradon, indikante la mirakle lumigitan ĉelon. Tio aldonas dramecon al la trankvila eliro de Petro dekstre.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]