Muzeo Condé

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Muzeo Condé
Musée Condé
arta muzeo
Lando Francio vd
Situo Chantilly
Adreso Château de Chantilly
Posedanto Institut de France vd
Arkitekto(j) Jean Bullant • Honoré Daumet vd
Estiĝo 17-a de aprilo 1898
Koordinatoj 49° 11′ 38″ N, 2° 29′ 7″ O (mapo)49.1939444444442.4852777777778Koordinatoj: 49° 11′ 38″ N, 2° 29′ 7″ O (mapo)
Muzeo Condé (Oise)
Muzeo Condé (Oise)
DEC
Muzeo Condé
Muzeo Condé
Situo de Muzeo Condé
Map
Muzeo Condé
Jaraj vizitantoj: 221 206 (2010)
Parto de Kastelo de Chantilly vd
Retpaĝo http://musee-conde.fr/fr/accueil
vdr
La kastelo de Chantilly.

La Muzeo Condé [konDE] estas muzeo en Francio ene de la Kastelo de Chantilly en Chantilly, Oise, 40 km norde de Parizo. En 1897, Henriko de Orleano, Duko de Aumale, filo de Ludoviko-Filipo la 1-a, heredigis la kastelon kaj ties kolektojn al la Instituto de Francio. Ĝi enhavis ĉambrojn remodelitajn kiel muzeaj spacoj kaj aliaj kiel loĝejoj en la stiloj de la 18la kaj 19-a jarcentoj.

La kolekto de pentraĵoj de malnovaj mastroj estas inter la plej gravaj en Francio. Ĝi konsistas ĉefe el verkoj el Italio kaj el Francio kaj inkludas tri pentraĵoj de Fra Angelico, tri de Rafaelo, kvin de Nicolas Poussin, kvar de Antoine Watteau kaj kvin subskribitaj de Jean-Auguste-Dominique Ingres.

La muzeo estas hejmo de kolekto de 2 500 desegnoj kaj biblioteko enhavanta 1 500 manuskriptojn, el kiuj 200 estas iluminaciitaj. La plej fama el tiuj lasta estas la Très Riches Heures du Duc de Berry. Aldone al tiuj, estas kolektoj de presaĵoj, portretaj miniaturoj, skulptaĵoj, antikvaĵoj, malnovaj fotoj, dekoraciaj artoj, meblaro kaj porcelano. Ĉirkaŭ 250 000 vizitantoj venas al la muzeo ĉiukare.