Namako (luno)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Namako.
Namako
Natura satelito  de Haŭmeo (II)
astronomia simbolo
astronomia simbolo
Namako kun Haŭmeo kaj ties alia satelito Hiiako
Namako kun Haŭmeo kaj ties alia satelito Hiiako
Namako kun Haŭmeo kaj ties alia satelito Hiiako
Naturaj satelitoj de Haŭmeo
Oficiala nomo Haŭmeo II
Aliaj nomoj Blitzen
S/2005 (136108) 2
S/2005 (2003 EL61) 2
Astronomia simbolo vd
Nomita laŭ Nāmaka vd
Malkovro
Malkovrinto - Michael E. Brown
- Chad Trujillo
- David Rabinowitz[1]
Dato de malkovro 30-a de junio 2005[1]
Loko de malkovro Mauna Kea[1]
Orbitaj ecoj
Granda duonakso 25 657 ± 91 km[2]
Discentreco 0,249 ± 0.015[2]
Klinangulo 113,013° ± 0,075°[2]
13,41° ± 0,08° sur la orbito de Hiiako
Periodo 18,2783 ± 0,0076 tagoj[2]
Fizikaj ecoj
Diametro ~ 160 km[2]
Maso
- Denso
(1,79 ± 1,48) x 1018 kg[2]
(1 ± 0,5) × 103 kg/m3 hipoteze
Rotacia periodo ?
Aksa kliniteco ?
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Surfaca temperaturo ~ 30 K
Albedo
Geometria albedo
0,8 hipoteze
0,8 vd
Observaj ecoj
Videbla magnitudo 21
vdr

NamakoHaŭmeo II estas plej malgranda kaj plej interna satelito de Haŭmeo.

Malkovro[redakti | redakti fonton]

Michael E. Brown kaj astronomia teamo malkovris ĝin la 30-an de junio 2005[3], per la sistemo de adaptiĝiva optiko[4] de la observatorio W. M. Keck de Mauna Kea.

Ĝi tiam ricevis kiel provizora nomo, la kodan numeron S/2005 (2003 EL61) 2 (aŭ S/2005 (2003 EL_61) 2), kiu indikas, ke estis la dua satelito malkovrita en 2005 ĉirkaŭ la objekto tiam nomita "2003 EL61".

Nomoj[redakti | redakti fonton]

Ĝiaj malkovrintoj komence kromnomis ĝin "Blitzen" (unu el la boacoj de la Kristnaska Viro[5]).

Kiam Haŭmeo ricevis sian oficialan numeron (136108) 2003 EL_61, la satelito ricevis nomon (136108) 2003 EL61 II, kaj kiam la nana planedo ricevis sian nomon Haŭmeo[6], ĝia satelitoj fine akiris veran nomon: Namako, laŭ Namaka havaja diino de la maro, kies rolo estas estingi la lafojn de sia fratino Pele.

Ecoj[redakti | redakti fonton]

La grando de tiu luno estis ĉirkaŭkalkulata laŭ ĝia magnitudo, hipotezinte ĝian albedon al 0,8. Ĝia infraruĝa spektro similas al tiu de kristala akva glacio, pro kio ĝia denso estus ne malproksima de 1 g/cm3 (aŭ 1000 kg/m3). Oni do taksas ĝian mason al 1,79 x 1018 kg; unu dekono de tiu de Hiiako kaj ĝia grando al 160 km.

La ĉeesto de kristala glacio (kiel sur Haŭmea mem) estis neatendita[7], ĉar je la temperaturo de Namako, (< 50 K) kristala glacio estas nestabila, kaj iom post iom (je milionoj da jaroj) aliformiĝas al amorfa glacio.

La orbito de Namako estas discentra, klinata de 13,4° sur tiu de de Hiiako, kaj estas forte perturbata pro la altiro de la pli granda luno, kun kiu ĝi estas en orbita resonanco 8 : 3. Pro tio, ĝiaj orbitaj parametroj estas ŝanĝantaj.

Estas opiniata, ke ambaŭ lunoj de Haŭmeo formiĝis sekve al kolizio[8] inter Haŭmeo kaj iu kosma korpo.

La haŭmea familio grupo da transneptunaj asteroidoj kies orbitaj parametroj similas tiujn de Haŭmeo[9], apogas tiun hipotezon.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]