Rimini

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rimini
komunumo de Italio • urbo • urbego • turisma celloko • Italian city-state
Ŝtato  Italio
Regiono Emilio-Romanjo
Provinco RN Rimini
Geografia situo 44° 3′ N, 12° 34′ O (mapo)44.0512.566666666667Koordinatoj: 44° 3′ N, 12° 34′ O (mapo)
Alto super marnivelo 5 m
Areo 134 km²
Loĝantaro 149 211 (2023)
Loĝdenso 1099 loĝantoj/km²
Subdividaĵoj Bellariva, Corpolò, Marebello, Miramare di Rimini, Rivabella, Rivazzurra, San Fortunato, San Giuliano a Mare, Santa Aquilina, Torre Pedrera, Viserba, Viserbella (2005)
Najbaraj komunumoj Bellaria-Igea Marina, Coriano, Riccione, San Mauro Pascoli (FC), Santarcangelo di Romagna, Verucchio
Patrono Sankta Gaudenzio
Festa tago 14-a de oktobro
Nomo de loĝantoj riminesi
Poŝtkodo 47921–47924
Imposta kodo H294
Kodo laŭ ISTAT 099014
Telefona prefikso 0541
Retpaĝo http://www.comune.rimini.it/
Loko en mapo
vdr

Rimini (Rèmne en la loka romanja dialekto), estas urbo de Italio.

Historio[redakti | redakti fonton]

La haveno de Rimini en la mozaiko de boatoj de la domus de Palaco Diotallevi (Rimini, Urba Muzeo)

Rimini estas tre antikva, oni ne konas la jaron de ĝia starigo. Oni opinias, ke ĝia nomo devenas el la nomo de la rivero Ariminus, (nuntempa Marecchia). Dum la kvara jarcento post la fondo de Romo Rimini estis okupita de Senonaj Gaŭloj, kiuj en ĝi starigis la centron de sia militado. Post 113 jaroj la romanoj forpuŝis la gaŭlojn kaj fondis la kolonion Ariminum en la jaro 268-a a.K. Dum la Dua Punika Milito, Rimini daŭrigis sian obeon al la Roma Respubliko. Dum la komenco de la Civil-milito la urbo estis sieĝata kaj difektita.

Estas rimarkinde, ke dum la dua punika milito, en la jaro 236-a post la fondo de Romo, la Konsulo Tito Sempronio Longo transportis sian armeon el Sicilio kaj elŝipiĝis ĉe Rimini.

Dum la 6-a jarcento la urbo estis okupita de Grekoj. En 538, post longa sieĝo, okupis ĝin la Gotoj. En 552 ili estis forpelitaj.

De 567 ĝis la 8-a jarcento ĝi estis regata de Dukoj dependantaj de la greka ekzarko. Dum la 10-a jarcento regis la urbon Grafoj elektitaj de la Papo, kiuj pli poste fariĝis sendependaj.

En 1295 la urbo falis sub la povon de familio Malatesta, kiu regis ĝin ĝis la 15-a jarcento per tre lertaj, famaj kaj valoraj princoj.

Ĉi tie oni ne povas prisilenti la kompatindan vivon de Francesca el Rimini, kiu donis instigon al la Dia poeto Aligieri (kies tombo situas en Ravenna) skribi en sia poemo la plej belan paĝon pri amo (Dia Komedio, Infero, ĉap. 5-a).

En 1503 Malatestanoj vendis la urbon al la Venecia Senato, kiu en 1509 donacis ĝin al la papo. La papoj regigis ĝin de prelato ĝis 1797. En tiu ĉi jaro oni starigis Rimini kiel centron de la Rubikona Departemento kun 28 distriktoj kaj 150.000 loĝantoj. Ekde 1816 denove la papo regis la urbon kaj tio ĝis marto 1860, kiam oni kunligis ĝin al la Itala Regno.

En la Dua mondmilito, de novembro 1943 ĝis julio 1944, Rimini suferis 396 bombadojn kiuj detruis 82 procentojn de la urbo. La viglaj civitanoj tuj rekonstruis la urbon, sed, bedaûrinde, sen urba planprojekto, en perspektivo de la kreskonta turismo.

Nuntempa vivo[redakti | redakti fonton]

La hodiaŭa Rimini fariĝis eŭropa "ĉefurbo" de feriado, danke al sia marborda beleco, al la klimata mildeco kaj ankaŭ al la sincera afableco de siaj loĝantoj. Ili estas 150.000, sed somere por feriado ĉeestas ĝis unu miliono da turistoj laŭ ĝiaj 15 km da marbordo kaj en centoj da hoteloj kaj pensionoj.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La municipo konsistas el la kerna Rimini, kelkaj kvartaloj laŭlonge de la adriatika bordo kaj vojo SS 16 (parto de iama romia vojo via Flaminia) kaj kelkaj partoj for de la maro, en la montetoj.

Norda marborda zono[redakti | redakti fonton]

La kvartaloj en norda (aŭ nord-okcidenta) Rimini estas, de nordo al sudo:

Tiu ĉi zono estis malplej influata de la tiel nomata rimini-ecigo; precipe en Viserba kaj Viserbella videblas belaj vilaoj de la komenco de la 19-a jarcento. Viserba, la plej granda kvartalo de norda Rimini, nomiĝas ankaŭ "la reĝino de la akvoj". La maro tie estas malprofunda; 500 metrojn de la bordo la profundo estas nur ĉ. kvin metroj.

Centra marborda zono[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi zono, kiun norde limas la haveno de Rimini, hejmas la plej gravaj kaj elegantaj hoteloj de la municipo, inter ili la fama Grand Hotel, kiu aperas en la filmo Amarcord de Federico Fellini (naskiĝinta en Rimini). La havena zono plenas je turismejoj, kiuj esence iĝis diskodancejoj subĉielaj. La plaĝon karakterizas vastaj sablejoj; ankaŭ tie ĉi la maro estas malprofunda.

Suda marborda zono[redakti | redakti fonton]

La kvartaloj en sua (aŭ sud-orienta) Rimini estas, de nordo al sudo:

  • Bellariva
  • Marebello
  • Rivazzurra
  • Miramare di Rimini.

Estas tipaj turismaj kvartaloj, kiuj koncentriĝas inter la maro kaj la fervojo (al Ancona). Dum la 1960-aj jaroj la zono spertis la tiel nomatan rimini-igon; sen vere preciza plano oni konstruis multajn loĝdomojn, kiuj iĝis pensionoj aŭ malmultekostaj hoteloj, malfermitaj de aprilo-majo ĝis septembro-oktobro. En Rivazzurra kaj Miramare loĝas precipe familioj el suda Italio, kiuj venis tien ekde la 1970-aj jaroj.

Senbordaj partoj[redakti | redakti fonton]

La senbordan parton de Rimini okupas la jenaj kvartaloj:

  • Corpolò
  • Santa Cristina
  • San Paolo
  • Santa Giustina
  • San Vito
  • Spadarolo
  • Vergiano
  • San Fortunato
  • San Martino in Venti
  • San Lorenzo a Monte.

Tie troviĝas kelkaj bonegaj restoracioj kaj kampar-turismejoj.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Rimini situas ĉe la aŭtovojo A 14 (BolonjoBari). Al San-Marino ĝin ligas "supervojo" (kvarkoridora, sed ne rezervita al aŭta trafiko). Fervoje ĝi situas inter Bolonjo kaj Ancona; duagrada linio debranĉiĝas norden al Raveno.

Rimini posedas flughavenon, dividitan al armea kaj civila partoj. La armea parto nomiĝas laŭ G. Vassura, la civila havas la IATA-kodon RMI kaj nomiĝas Internacia Flughaveno Federico Fellini de Rimini kaj San-Marino. Foje ĝi estas nomata "flughaveno Rimini Miramare", laŭ la kvartalo, en kiu ĝi situas.

La marhaveno de Rimini servas al vartrafiko kaj plezurŝipoj, sed ne al pramlinioj trans Adriatikon.

Famuloj[redakti | redakti fonton]

En Rimini mortis hungara juristo György Jancsó.

Esperanto[redakti | redakti fonton]

La 16-a Ekumena Esperanto-Kongreso IKUE-KELI (2003) okazis en kvartalo de Rimini, nomita San Giuliano Mare, ĉe la marbordo. Centra organizanto estis pastro Duilio Magnani, tiam paroĥestro de la tiea paroĥo de S-taj Johano kaj Paŭlo. La muraj surskriboj en la kirko estis dulingvaj, en Esperanto kaj la itala. Bedaŭrinde oni intertempe nuligis la paroĥejon. En San Giuliano ekzistas Esperanto-Centro CER-ES.

Pro la proksimeco al San-Marino la Akademio Internacia de la Sciencoj San-Marino (AIS) jam plurfoje aranĝis studadsesion en San Giuliano Mare (en 1995, 1996, 1997, 1998, 1999, 2003, 2007 kaj 2009).

En parko "Federico Fellini" ĉe la centra plaĝo ekzistis stratoj nomitaj laŭ Esperanto kaj Ludwik Lejzer Zamenhof, sed la urbestraro ŝanĝis la nomojn por ke ili rilatu al la vivo de Fellini. La eksa via L. L. Zamenhof nun nomiĝas via Giulietta Masina, la eksa via Esperanto estas nun via Luci del Varietà. La malnovaj nomoj ankoraŭ aperas sur la ŝildoj.

Bildgalerio[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Aliaj projektoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]