Sekretaj Sonetoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Sekretaj Sonetoj
Sekretaj Sonetoj
Sekretaj Sonetoj
Aŭtoro Kálmán Kalocsay
Eldonjaro 1932
Urbo Budapesto
Paĝoj 96
vdr

Sekretaj Sonetoj estas erotika 96-paĝa verko de Kálmán Kalocsay, hungara poeto, eldonita sub la pseŭdonimo Peter Peneter. Ĝi aperis, kun ilustraĵoj, en 1932.

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 Al gefianĉoj kaj junaj geedzoj por instruo kaj instigo. Erotika verko, "sovaĝruĝa ciklo", kiu pentras "la ardan amon trans ĉemizo". Aldone: "komplezaj klarigoj", kvazaŭ erotika faka vortaro. Senriproĉa lingvo, tre bona verstekniko. 
— Enciklopedio de Esperanto
Citaĵo
 Erotikaj poemoj kies aŭtoron oni facile divenas pro la mirinda stilo kaj lerta versfarado. 
— 1932, Historio de Esperanto II, paĝo 774
Citaĵo
 La aŭtoro opiniis necesa aŭ dezirinda mencii poemaron « Sekretaj Sonetoj » de Peter Peneter kiun li nomas interesa ! Ĉu mi povas demandi al li en kio estas la intereso? La ĉi tie presita poemo estas ankoraŭ deca. Jes, ĝi estas deca. en komparo kun la aliaj! La fakto ke la verkisto, kiu en tiu verketo pruvis esti majstro de la esperantlingva poemfarado kaj do certe ne devis timi kritikon tiurilate, ĝis nun ne kuraĝis malkovri sian veran nomon. montras ke pro io alia li hontis. Efektive mi nenie plu kuraĝus montri mian vizaĝon se mi estus verkinta ion tiaspecan. Mi kredas esti tute ne pruda; kaj mi scias ke la amo havas ankaŭ fizikan flankon (ankoraŭ restas ke oni priskribas ĝin tre unuflanke kaj ne esence, se oni akcentas nur la fizikan aspekton) sed tiu pseŭdonomulo P. Peneter trenis la belan amon en Ia koto ! Figure kaj litere ! Mi ne troigas ! Feliĉe la verketo estas ne plu trovebla. Kiu ekhavis ĝin en mano, tre prudente... kaŝis ĝin ! 
— F.R. Belga esperantisto n371 (jan-apr 1961)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]