Tadeusz Miciński

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tadeusz Miciński
Persona informo
Naskiĝo 9-an de novembro 1873 (1873-11-09)
en Łódź
Morto 1-an de februaro 1918 (1918-02-01) (44-jaraĝa)
en Čerykaŭ District
Lingvoj pola
Ŝtataneco Rusia Imperio
Alma mater Jagelona Universitato
Subskribo Tadeusz Miciński
Okupo
Okupo verkisto • poeto • dramaturgo
vdr

Tadeusz MICIŃSKI (9a de Novembro 1873, en Łódź – Februaro 1918, en Rajono Ĉerikovo, Belorusio) estis influfara pola poeto, gnostikisto kaj dramaturgo, kaj estis pioniro de Ekspresionismo kaj Surrealismo.[1] Li estas unu el la verkistoj de la periodo de la Juna Pollando (novromantikisma movado). Liaj verkoj estas tre influitaj de la Malhela Romantismo kaj de la romantisma gotika fikcio, kun fokuso al moralaj bataloj inter bono kaj malbono.[2]

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li studis filozofion en la Universitato de Krakovo. Lia verkaro estis tre influita de pola mesianismo kaj inkludis filozofiajn kaj mistikajn temojn. La plej bone konata el liaj poezikolektoj estas W mroku gwiazd (Je la lumo de la steloj), publikigita en 1902, kaj teatraĵo de 1906 nome Kniaź Patiomkin (Princo Potemkino).

Li estis amiko de la verkisto kaj pentristo Stanisław Ignacy Witkiewicz kaj de la komponisto Karol Szymanowski, kiu komponis muzikon dediĉitan al li.[3]

Miciński estis mortigita en 1918 dum la Rusa Revolucio, dum li estis helpanta al organizado de polaj armitaj fortoj.[2]

Estas strato nomita omaĝe al Tadeusz Miciński en la domaro de Łódź nome Teofilów.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Liaj plej popularaj verkoj estas jenaj:

  • "Łazarze" - Lazaroj (1896) - poemo,
  • "Nauczycielka" - La instruisto (1896) - novelo,
  • "W mroku gwiazd" - Je la lumo de la steloj (1902) - poezikolekto,
  • "Kniaź Patiomkin" - Princo Potemkino (1906) - dramo,
  • "Do źródeł duszy polskiej" - Al la origino de la pola animo (1906) - artikolo,
  • "W mrokach złotego pałacu, czyli Bazylissa Teofanu" (1909) - dramo,
  • "Nietota. Księga tajemna Tatr" - Nietota. La libro de la Tatra mistero (1910) - romano,
  • "Walka o Chrystusa" - La lukto por Kristo (1911) - artikolo,
  • "Dęby czarnobylskie" - La kverkoj de Ĉernobil (1911) - novelaro,
  • "Xiądz Faust" - Monako Faŭsto (1913) - romano.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Weisstein, Ulrich (1a de Januaro 1973). Expressionism as an International Literary Phenomenon: Twenty-one essays and a bibliography. John Benjamins Publishing. ISBN 9789027284808. Alirita la 26an de Majo 2018 – tra Google Books.
  2. 2,0 2,1 "Tadeusz Miciński - Polish writer". Britannica.com. Alirita la 26an de Majo 2018.
  3. Four songs to words by Tadeusz Miciński op. 11 (1904-1905) - Karol Szymanowski. Alirita 26a de Majo 2018.