Vikipedio:Statistiko pri sukcesaj Vikipedioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉi tiu paĝo prezentas statistikon pri la kresko de la nombro de Vikipedioj, kiuj trapasis certajn mejloŝtonojn: La mejloŝtonojn de 100, 200, 500, 1000, 2000, 5000, 10 000, 20 000, 50 000, 100 000 kaj 200 000 artikoloj.

Diagramo[redakti fonton]

Ĉiu ĉelo montras la nombron de diverslingvaj Vikipedioj, kiuj trapasis la koncernan mejolŝtonon antaŭ la komenco de la koncerna monato.

Interpreto[redakti fonton]

Kiel la helplinioj en la diagramo montras, la kresko de Vikipedioj trans certa mejloŝtono jam dum longa tempo estas proksimume lineara. Ekzemple, averaĝe aldoniĝas ĉiumonate 2,6 novaj Vikipedioj kun pli ol 1000 artikoloj, kaj 1,3 Vikipedioj kun pli ol 10.000 artikoloj.

Se ni supozas, ke ĉi tiu kresko restos simila dum la venontaj tri jaroj, tiam fine de 2009 estos pli ol 200 lingvoj kun pli ol 1000 artikoloj, kaj proksimume cent lingvoj kun pli ol 10.000 artikoloj.

Tamen, certas ke ĉi tiu kresko ne povos por ĉiam resti lineara. Se ĝi restus tiel, tiam post 200 jaroj devus esti pli ol 6000 lingvoj kun pli ol 1000 artikoloj, sed lingvistoj ĝenerale konsentas pri tio, ke post 200 jaroj restos malpli ol 6000 vivantaj lingvoj. Tamen, ne klaras kiam ĉi tiu kresko ĉesos esti lineara. (Verŝajne plej malfrue kiam la nombro de lingvoj kun pli ol mil artikoloj alproksmiĝos al la nombro de lingvoj kun forta skriba tradicio, do plej malfrue post 15 jaroj (tiam estus pli ol 500 sukcesaj Vikipedioj)).

Por krei la tabelon, kaj de ĝi la diagramon, mi uzis [1]. Marcos 19:16, 26. Okt 2006 (UTC)

Vidu ankaŭ[redakti fonton]