Kapvorto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En la lingvoscienco kaj vortaroscienco, kapvorto estas la baza formo de vorto, sub kiu oni serĉas la vorton en vortaroj kaj per kiu oni kutime citas la vorton.

Elekto de kapvorto[redakti | redakti fonton]

En multaj lingvoj, unu vorto povas havi diversajn formojn, kiuj teorie estas ĉiuj samrangaj, sed el kiu oni tradicie sisteme elektas unu formon kiel bazan por vortaroj kaj por ajna parolado pri la vorto ĝenerale. Por la plej multaj lingvoj kun kazo-distingo kaj nombro-distingo, la kapvorto por substantivoj estas ĝia nominativa ununombra formo, kaj la kapvorto por verboj kutime estas ĝia infinitivo. Tamen por la latina ankaŭ ekzistas la tradicio uzi kiel kapvorton de verbo la unuan personon de la singularo en prezenco kaj laŭeble en aktiva voĉo.