Bavara Ŝtata Biblioteko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bavara Ŝtata Biblioteko
Bayerische Staatsbibliothek
emblemo
universala biblioteko • esplora biblioteko • referenca biblioteko • UN-depona librejo • state library of Germany
Komenco 1558 vd
Geografia situo 48° 8′ 51″ N, 11° 34′ 50″ O (mapo)48.14738623835711.580606099864Koordinatoj: 48° 8′ 51″ N, 11° 34′ 50″ O (mapo)
Lando(j) Germanio vd
Situo Munkeno
Adreso Ludwigstraße 16
Poŝtkodo 80539
Bavara Ŝtata Biblioteko (Bavario)
Bavara Ŝtata Biblioteko (Bavario)
DEC
Bavara Ŝtata Biblioteko
Bavara Ŝtata Biblioteko
Lokigo de Bavario en Germanio
Map
Bavara Ŝtata Biblioteko
Moto Information in erster Linie
Membro de Collection of German Prints • Specialised Information Services Programme • Konsorcio de Eŭropaj Esploradaj Bibliotekoj • IIIF Consortium • Monda Retbiblioteko • Verein zur Förderung eines Deutschen Forschungsnetzes • Informationsdienst Wissenschaft • Deutscher Bibliotheksverband • Kalliope • Bavarian Library Network • German National Research Data Infrastructure (NFDI) e.V. • Internacia Federacio de Bibliotekaj Asocioj kaj Institucioj • European Bureau of Library, Information and Documentation Associations vd
Direktoro Klaus Ceynowad:Q30104800
Posedata de Bavario vd
Filioj Regional State Libraries vd
Posedatoj 1000dokumente.de • Munich Digitization Center vd
Notoj Tuta stoko: 34,47 milionoj (Stato 2020)[1]
Retejo Oficiala retejo
ISIL DE-12 ( )
vdr
Interna ŝtuparo

La Bavara Ŝtata Biblioteko (germane Bayerische Staatsbibliothek - BSB) estas la ĉefa deponejo de la Bavara Ŝtato ekde 1663. La biblioteko situas en la urbo Munkeno kaj enhavas pli ol 10 milionojn da libroj, fakto kiu faras ĝin unu el la plej grandaj kaj gravaj bibliotekoj en la mondo. Interalie, la biblioteko enhavas la plej grandan kolekton de Inkunabloj (libroj presitaj proksime de la invento de la presejo, antaŭ la jaro 1500) kaj grandan kaj gravan kolekton de antikvaj manuskriptoj. La biblioteko havas la due plej grandan kolekton de periodaĵoj en Eŭropo (post la Brita Biblioteko).

Historio[redakti | redakti fonton]

La biblioteko estis fondita en 1558 kiel la biblioteko de la palaco de Albrecht la 5-a, Duko de Bavario. La duko aĉetis privatajn kolektojn kiuj inkludis librojn kaj manuskriptojn en la kampoj de teologio, filozofio kaj juro kolektitaj en Italio, Hispanio kaj la malaltaj landoj, inter aliaj. Lia posteulo, Wilhelm la 5-a, Duko de Bavario, daŭre evoluigis la kolekton, kaj en 1600 la biblioteko inkludis 17,000 librojn. En 1663, Ferdinando Maria, princo de Bavario, iniciatis la leĝigon postulata deponi kopion en la biblioteko por ĉiuj publikaĵoj publikigitaj en sia teritorio.

En 1803 la biblioteko iĝis ŝtata biblioteko kaj estis kunfandita kun la Palaca Biblioteko de la Elekto-Palatinato, kiu inkludis pli ol duonmilionon da libroj kaj manuskriptoj. En tiu tempo la posedaĵo de preĝejoj kaj monaĥejoj estis naciigitaj, kaj iliaj trezoroj estis transdonitaj al la biblioteko.

La biblioteka konstruaĵo, kiu situas sur Ludwigstrasse, estis inaŭgurita en 1831. Antaŭe estis planoj konstrui ĝin apud la Gliptoteko Muzeo.

En 1970, la pligrandigita bibliotekkonstruaĵo estis inaŭgurita, post renovigadoj kaj pligrandigoj kiuj komenciĝis en 1953. En 1988, malproksima bibliotekstokejo estis inaŭgurita en la antaŭurbo Garching bei München.

En 1997, la biblioteko komencis grandskalan ciferecigan projekton, en kiu pli ol 2 milionoj da aĵoj liberaj de kopirajtoj estis alŝutitaj al la Interreto (aktuale de 2017). [2] En 2007, la deklarita kulaboro kun Google Books por la prilaborado kaj cifereca distribuado de la materialo.

Serio de enketoj de la fruaj 2000-aj jaroj rivelis ke la biblioteko estis implikita en la aĉeto de antikvaj libroj kaj manuskriptoj prirabitaj fare de nazi-germanaj trupoj en la okupitaj teritorioj. Kelkaj estis resenditaj al siaj posedantoj. [3]

Paĝo de Carmina Burana

Ĉefaj kompetentecoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Die Bayerische Staatsbibliothek in Zahlen – 2020. BSB. Alirita 2021-04-29, en germana Vikipedio.
  2. https://www.digitale-sammlungen.de/
  3. https://www.km.bayern.de/pressemitteilung/9467/nr-119-vom-15-04-2015.html

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]