Nigra teo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nigra teo verŝita
Nigra teo en glaso
Sekegitaj folioj de Nigra teo

Nigra teo estas postfermentita teo. Ĝi estas unu el la ununuraj tipoj de teo, kiuj pliboniĝas kiam oni lasas ĝin maljuniĝi.

Ekzistas tre maljunaj teoj, de pli ol cent jaroj.

Veraj nigraj teoj ofte ne estas konataj ekstere de ĈinioTajvano. Oni kutime konfuzas ilin kun ruĝaj teoj.

Preparado[redakti | redakti fonton]

La preparado de nigra teo estas pli bone farita uzante la teceremonion Gong Fu Cha, por kiu necesas tre alta temperaturo, simile kiel por Ŭulong-teo. Sed nigra teo postulas malpli longan infuzadon ol Ŭulong-teoj. Tamen, ofte tiuj teoj povas esti infuzitaj pli ol 10-foje. Eĉ ĝis 20, 30 aŭ pli!

Gustumo[redakti | redakti fonton]

Nigrajn teojn oni ne amas pro iliaj gusto aŭ odoro, sed pro iliaj efektoj en la buŝo: kiom da tempo ĉu la gusto restas, kie oni sentas ĝin (profunde en la gorĝo, flanke de la lango, ktp).

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.