Oganesono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ununoktio)



Og

oganesono

Og
118
kemia elemento • sinteza elemento
transaktiniido
Ĝeneralaj informoj
Nomo (latine), simbolo, numero oganesono (ununoctium), Og, 118
Karakteriza grupo (nespecifita)
Atomaj ecoj
Fizikaj ecoj
Diversaj
Se ne estas indikite alie, estas uzitaj unuoj de SI kaj SVP.

Oganesono (antaŭe nomita Ununoktio kun simbolo Uuo) estas kemia elemento, kiu en la perioda tabelo havas la simbolon Og kaj la atomnumeron 118.

En 1999 esplorantoj ĉe Lawrence Berkeley Nacia Laboratorio anoncis en Physical Review Letters eltrovon de la elementoj 116 (vidu ununheksio-n) kaj 118. La sekvan jaron, ili eldonis retiriĝon, post kiam aliaj esplorantoj ne estis povintaj ripeti la rezultojn. En junio 2002 la direktoro de la laboritorio asertis, ke la originala raporto pri la eltrovo de ĉi tiuj du elementoj estis farita surbaze de datenoj, kiujn estis falsinta la ĉefa aŭtoro Viktorio Ninov, kiu tamen deklaris sin senkulpa.

En oktobro 2006 oni sukcesis produkti la elementon 118, pafante atomojn de kaliforniumo per kalcio-jonoj.

La nova nomo (omaĝe al Jurij Oganesjan kaj tio ke ĉiuj ĥemiaj elementoj en grupo 18 (VIII) finiĝas per -ono) estas oganesono (Og)[1].

Referencoj[redakti | redakti fonton]